Tibeta
antilopo estas unuaklasa protektata besto en Chinio. Ghi vivas sur
la Qinghai-Tibeta Altebenajho. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento
oni vidis gregon el 1000-2000 antilopoj. Sed en la lastaj jaroj
oni jam malofte vidis gregon el 100 antilopoj pro shtelchasado.
Tibeta
antilopo estas mamulo, membro de bovedo. Matura tibeta antilopo
altas 1.4 metrojn kaj pezas 40-50 kilogramojn. Ghia kapo estas longa,
la nazo largha kaj kovrata de haroj. Ghia nazkavo estas pufa kaj
la naztruoj rekte direktighas malsupren. En ghiaj naztruoj estas
veziketoj, kiuj povas faciligi ghian spiradon, ke ghi povas rapide
kuri en maldensa aero de la altebenajho. Tibeta antilopino ne havas
kornon, dum la boko havas paron da longaj kaj rektaj kornoj nigre
brilantaj. La kornoj estas tre utilaj memdefendaj armiloj. Ili estas
tre similaj unu al la alia, kaj rigardate deflanke, ili aspektas
kiel unu, tial oni nomas tibetan antilopon unukornulo. Ghia vosto
estas mallonga kaj pinta. Ghiaj kvar piedoj estas maldikaj kaj longaj,
la hufoj malgrandaj, la korpo malpeza, kaj ghi povas kuri rapidege.
La haroj sur ghia dorso estas hele brunrughetaj, kaj la haroj sur
la kolo, ventro kaj la interna flanko de la piedoj estas blankaj.
La vizagho de boko estas nigra, dum tiu de antilopino blanka. La
hararo estas densa kaj lanugoj abundaj. En somero la besto havas
malhelan koloron kaj en vintro helan. En
vintro parto de antilopinoj estas preskau tute blankaj. Mirinde
estas, ke sub la akselo de la postaj femuroj estas po unu kovrita
trueto kun diametro de 2 cm. Kiam la besto galopas, la truetoj fermighas
kaj farighas aerveziketoj por faciligi ghian kuradon. Ghi estas
timema, sentema, scivolema kaj facile atakata de naturaj malamikoj.
La severaj naturaj kondichoj faras ghin eltenema kontrau soifo kaj
malsato. La bestoj vivas en malgranda grego kaj en somero la bokoj
kaj inoj vivas aparte. En la aliaj sezonoj ili vivas en grego el
dekoj au ech centoj da membroj. En vintro ili vivas en varma kontrauventa
valo, en somero sur herboricha montodeklivo kaj en autuno sur ebenajho
richa je akvo kaj herbo. Seksardo okazas en fino de vintro kaj komenco
de printempo. La bokoj ofte batalas unu kontrau alia ghis vundigho
por gajni inon. Post gravedigho la ino sin kashas en sekura loko.
Gravedeco dauras 6 monatojn kaj la ino naskas chiufoje nur unu idon.
La
viando de tibeta antilopo estas tre bongusta, la pelto malpeza kaj
mola estas bona materialo por vesto. Ghia korno estas belforma kaj
tre tauga por fari metiartajhojn kaj medikamenton. Ghia lanugo estas
malpeza kaj mola, varmkonserva. Chiujare ghi donas nur 150 gramojn
da lanugo. Oni faras shalon el ghia lanugo. Tia shalo longas 2 metrojn
kaj larghas 1.5 metrojn, sed pezas nur 100 gramojn kaj oni povas
trairigi ghin tra fingroringo. Hindoj kaj pakistananoj prenas tian
shalon kiel valoregan doton.
Tibeto
|