Nun
en Chinio la kvanto de sovaghaj chinaj aligatoroj estas nur 150, malpli
multe ol tiu de sovaghaj grandaj pandoj.
En
la pasintaj kelkdek jaroj, pro malvastigho de sia vivspaco kaj negativa
influo de homa aktivado, sovaghaj chinaj aligatoroj evidente malmultighis
kaj ili alfrontas minacon de pereo.
Racieco
mankas al la agha strukturo de chinaj aligatoroj. La idoj pli kaj
pli malmultighas kaj la adoltoj oldighas. La natura genero preskau
malaperas. Pro tio la fakuloj de la Internacia Unio por konservo
de Naturo kaj Naturaj Richfontoj enlistigis la chinan aligatoron
kiel la plej grave protektatan inter la 23 specoj da krokodiloj.
En
1962 Chinio enlistigis la chinan aligatoron kiel unu el la pereontaj
specoj chefe protektataj. Fine de la 70-aj jaroj kaj komence de
la 80-a jaroj de la pasinta jarcento Anhui-provinco konstruis naturparkon
kaj genero-esploran centron. Nun la nombro de artefarite fekundigitaj
chinaj aligatoroj atingis ch. 10 mil. Ankau en Zhejiang-provinco
konstruighis naturparko de chinaj aligatoroj kaj reproduktighis
366 per artefarita fekundigo. En zooj de aliaj provincoj la nombro
de chinaj aligatoroj estas apenau 1000.
Kompare
kun alispecaj krokodiloj en aliaj landoj, estas tre malmultaj chinaj
aligatoroj chu artefarite fekundigitaj, chu sovaghaj. La kvantoj
de golfaj krokodiloj de Tajlando kaj misisipaj krokodiloj de Usono
estas po pli ol kelkcent mil.
En
la besto protektado plej grave estas havi naturajn sovaghajn bestarojn,
kiuj povas vivi longe. Kvankam la artefarita fekundigo de chinaj
aligatoroj estas sukcesa, tamen la sovaghajn chinajn aligatorojn
minacas pereo. Ech en shtata naturparko de chinaj aligatoroj ne
trovighas tauga vivspaco, kaj lagetoj por vivo de la sovaghaj chinaj
aligatoroj ne apartenas al la naturparko. Kamparanoj ofte irigacias
rizkampojn per lagakvo, ke la sovaghaj chinaj aligatoroj vivantaj
en akvo devas chien forfughi. La rapida malmultigho de la nombro
de sovaghaj chinaj aligatoroj, apartigho de iliaj vivlokoj kaj malvastigho
de ilia vivspaco certe kauzos ilian pereon. Nun jam malfacile videblas
nestokonstruado kaj reproduktigho de la sovaghaj chinaj aligatoroj
en la natura medio.
Por
eviti pereon de la sovaghaj chinaj aligatoroj oni devas konstrui
au restarigi sufiche da naturaj restadejoj.
|