En
la komenco de novembro rusa aeroplano kunportanta honoran gaston
- blankan balenon el la Norda Poluso, atingis la internacian flughavenon
de Dalian. La blanka baleno unuafoje venis al Chinio kaj membrighis
en akvario de la urbo.
La
3-jara blanka baleno, longa je 4 metroj kaj peza je 500 kilogramoj,
estas femala kaj milda. Antau la alveno al Chinio ghi lernis rondiron,
kantadon kaj kison. Kiel la unua membroghi enloghighis en polusa
domo de la akvario. Por mallevi la temperaturon de la domo laborantoj
preparis 2-3 tunojn da glacio. Post 2 monatoj vizitantoj povos rigardi
ghin.
La
blanka baleno vivas en la Arkta Cirklo kaj chiutage manghas 50 kilogramojn
da freshaj fishoj. Ghia vivdauro estas 30-40 jaroj. En la unuaj
tagoj post la naskigho ghi estas blanketa kaj kun kreskado ghia
korpo pli kaj pli blankighas. Pro frotado kun glacio en la Arkta
Cirklo, ghiaj antauaj kaj malantauaj naghiloj glatighas.
Laudire
aliaj 3 blankaj balenoj en Rusio akceptas korpo-ekzamenon kaj trejnadon.
En marto de 2002 ankau ili venos al Dalian.
|