En
la tigro-ghardeno de Harbin de Heilongjiang-provinco, Chinio, naskighis
4 blankaj tigroj, inter kiuj trovighas rara neghtigro tute blanka.
La
neghtigro estas femala. Tutkorpe blanka, ghi havas nur malklarajn
kafkolorajn striojn sur la frunto, malantauaj kruroj kaj vosto.
Respondeculo
de la tigro-ghardeno diris, ke la blanka tigro kun nigraj strioj
apartenas al vario de bengala tigro. Nun trovighas nur iom pli ol
200 blankaj tigroj en la mondo, kiuj vivas chefe en la subtropika
zono. Estas la unua fojo, ke en frosta loko de Chinio naskighis
4 blankaj tigroj. Iliaj gepatroj devenis de Svedio kaj Italio en
2000.
La
naskigho de neghtigroj estas rezulto de gena shanghigho de blankaj
tigroj kaj ekzistas nur kelkaj tiaj tigroj en la mondo. La neghtigrido,
kiu naskighis en Harbin, estas la unua neghtigro el la dua generacio
de blankaj tigroj naskitaj en Chinio.
La
neghtigrido bone vivas kaj post 3 monatoj montrighos al vizitantoj.
|