La
5-an de marto, 2003, chefministro Zhu Rongji faris laborraporton
en la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso. En sia raporto
li substrekis, ke oni devas konscience protekti la medion, racie
ekspluati kaj shpareme utiligi diversajn naturajn richfontojn, intensigi
protektadon kaj konstruon de la ekologia medio, plenenergie disvolvi
la mediprotektajn industriojn, energie preventi polucion en gravaj
basenoj, regionoj kaj maroj kaj fari sintezan plibonigon de urba
medio... En siaj diskuto kaj ekzamenado de la raporto la cheestantoj
de la sesioj de TPK kaj ChPPIK faris multajn proponojn kaj montris
la komunan deziron: Konstruante la bonhavan socion en chiuj flankoj
oni devas doni grandan atenton al ekologia konstruado kaj mediprotektado.
"Protektu
la naturan ekologion kaj postlasu al la posteuloj 'verdan bankon'!"
Tio
estas propono de Zhang Longjun, prezidanto de la Konstanta Komitato
de la Yanbian-a Kore-nacia Autonoma Subprovinco, Jilin-provinco.
Li opiniis, ke rigardate lau la vidpunkto de daurigebla disvolvigho,
turismo havas la saman celon kun mediprotektado kaj inter tiuj du
aferoj estas malmulte da konfliktoj. La diversaj naturparkoj estas
bonaj ekologiaj lokoj kaj oni devas substreki la harmonion de la
homoj kaj naturo kaj fari sciencan popularigon en turismo kaj doni
atenton al protekto de ekologia medio por ke ghi ne estu damaghita
pro turismo, char la turismaj lokoj perdos sian valoron tuj post
damgho de la natura medio.
Iuj
opinias, ke fondi naturparkon damaghas utiligeblecon de la tero
kaj malhelpas ekspluaton de la richfontoj kaj ekonomian disvolvighon.
Esplorado montras, ke la efiko de naturparkoj estas multe pli granda
ol la investo al la protektado. Ni prenu la naturparkon de Changbai-montaro
en Jilin-provinco kiel ekzemplon. La totala jara ekonomia valoro
de la tieaj vegetajhoj jam superis 7 miliardojn da juanoj, kaj ghi
levighas chiujare.
La
shtatnivela Changbai-naturparko naskighis en 1960 kaj post 20 jaroj
eniris en la reton de UN "Homoj kaj Biosfero". La loka
registaro aktive ekspluatas la turismajn richfontojn kaj donas grandan
atenton al la ekologia konstruado kaj mediprotektado surbaze de
la principo "lauleghe protekti, disvolvi kaj administri".
Protekti naturajn richfontojn de Changbai-montaro jam farighis konscia
devo de la loghantoj. Antau nelonge Changbai-montaro farighis unu
el la 10 famaj montaroj en Chinio. Tio estas ne nur alta takso pri
ghiaj apartaj naturaj vidindajhoj kaj grava scienc-esplora valoro,
sed ankau laudo de ghia longatempa penado por ekologia konstruado
kaj protekto de vegetajhoj.
En
1999 Chinio prenis Jilin kiel modelon de ekologia konstruado de
la lando. Tio montras, ke la registaro de Jilin-provinco kaj koncernaj
departementoj faris bonan laboron en tiu sfero kaj plie en la estonteco
ili daure faros la ekologian protektadon kaj administradon, disvolvos
ekologian turismon kaj ekologian ekonomion por realigi daurigeblan
disvolvighon kaj postlasi al la posteuloj "verdan bankon".
"Industria
disvolvigho konkordu al la ekologia medio!"
Tio
estas propono de Zhang Guangning, aganta urbestro de Kantono. Li
opinias, ke oni devas kombini la ekologian protektadon kun industria
disvolvigho kaj turni grandan atenton al harmoniigo de la urba arangho
kun la medio. La rapida ekonomia disvolvigho ofte havas akran kontraudiron
kun mediprotektado. Kiamaniere solvi tiun problemon? Li opiniis,
ke oni devas meti protektadon de richfontoj kaj medio sur la unuan
lokon kaj neniel ripeti la malnovan vojon en la industria disvolvigho,
unue polucii kaj poste batali kontrau polucio. Kantono penas konstrui
sin en la ekonomian centron, kulturan kaj pitoreskan urbon en suda
Chinio. Por atingi tiun celon oni devas fari Kantonon loko utila
por homa loghado kaj entreprenado, tial oni devas doni grandan atenton
al kombino de ekologio kun industria disvolvigho, por ke la urbo
estu harmonia kun la medio.
Por
ekspansiigi la urban areon la kantona registaro decidis en 2000
turni grandan atenton al disvolvo de la Nansha-a Scienc-teknologia
Distrikto, por ke ghia konstruo farighu nova viviga forto por la
daura ekonomia disvolvigho. Oni faros ghin alia ekologia modelo.
En la estonteco ghi estos chemara urbeto kun shtala, petrol-kemia
kaj informadika industrioj kiel la chefaj kaj tiam duono de ghia
areo estos arbarizita.
Ghenerale
oni opinias, ke industrio certe kauzas poluadon, tamen la kantona
registaro persistas en la principo meti la ekologian protekton sur
la unuan lokon kaj fari projektadon, konstruadon kaj disvolvadon
sur alta nivelo kaj postulas, ke chiuj entreprenoj devas sekvi europan
normon en ellaso de eluzitaj akvo kaj gaso. Ili preferas konstrui
iom malrapide ol funkciigi tiajn fabrikojn, kiuj ne povas sekvi
la avangardan normon en ellaso de eluzitaj akvo kaj gaso. La arbarizado
certe levas la produktokoston, tamen por mediprotektado kaj estonteco
de la urbo la urba registaro neniam shancelighas en tiu principo.
"Faru
mediprotektadon ekde bagateloj!"
Vicdirektoro
de la Media kaj Richfonta Instituto sub la Zhejiang-a Universitato
Chen Yingxu opiniis, ke chiuj civitanoj devas protekti la medion
ekde bagateloj. Nun la homa konscio pri mediprotekto estas forta.
"Pura akvo, fresha aero kaj nepoluitaj manghajhoj" estas
minimuma postulo de la homoj en la chiutaga vivo.
Por
realigi la ekonomian disvolvighon oni devas fari mediprotektadon
ekde bagateloj kaj kiel eble plej malmulte uzi unufojajn objektojn.
Oni
devas shpari akvon kaj elektron por domaghi richfontojn.
Oni
devas klasifiki la rubon, kio estas utila al solvo de la media polucio
de Chinio kaj reutiligado de richfontoj.
En
la dokumento pri bonhavigho publikigita de la Shtata Statistika
Buroo la normo pri vivmedio kaj pokapa areo de verdejoj ne estas
kontentigaj kaj nun la grunda erozio kaj kampa dezertigho estas
seriozaj.
Por
konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj oni devas daure disvolvi
ekonomion en longa tempo. En la produktado kaj chiutaga vivo oni
devas laueble uzi nepoluajn objektojn por malpliigi la median polucion.
|