Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 

 

 



Sablofonto oazighis

 

de ZUO YAN

    La reguliga projekto kontrau sabloventa fonto minacanta Pekinon estis lanchita antau tri jaroj. Huangyangtan, la sablofonto minacanta Pekinon, nun jam farighis oazo post reformado. Nun la sablaj montetoj estas katenitaj de vico post vico da arboj kaj kovritaj de arbustoj kaj herboj. Nun tie regas senlima verdo. Mediprotekta fakulo diris, ke tio signifas, ke jam multe mildighis la sablovento, kiu rekte minacis Pekinon.

    Huangyangtan areas entute 10 mil hektarojn. Ghi kushas en Xuanhua-gubernio, Hebei-provinco, 138 km norde de Pekino. Oni diris, ke antaue tie estis herboricha loko kun agrabla klimato tre shatata de mongolaj gazeloj.

    Poste pro troa ekspluatado kaj pashtado regresis la herboj kaj reduktighis ankau aliaj vegetajhoj, kaj la loko dezertighis. En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento du trionoj de la loko dezertighis kaj sablodunoj ondighis simile al longaj serpentoj. Vintre kaj printempe forta vento miksita kun sablo furiozis de nordokcidente kaj rekte minacis Pekinon. Somere, kiam falis pluvego, montdiluvo forportis sablon rekte al Guanting-akvokonservejo, kiu liveris akvon al Pekino. Kaj Huangyangtan farighis jam giganta sabla kuvo super Pekino. Ghi estas la chefa fonto kauzanta sablan sedimenton en la akvokonservejo Guanting kaj sabloventon super Pekino.

    Por nuligi tiun sablan kuvon, en 2001 entreprenoj de Pekino kaj la gubernia registaro de Xuanhua faris intiman kunlaboron kaj tie komencis praktiki projekton por bremsi la sablofonton kaj verdigi la lokon. En la pasintaj 3 jaroj ili konstruis 3 vicojn da kontrauventaj forstoj kun totala longeco de 10 kilometroj kaj surbaze de tio konstruis kontrauventan reton el cipresoj, ulmoj, arghentaj salikoj (Elaeagnus angustifolia ) , abrikotujoj kaj diversspecaj herboj. Tie oni plantis ankau eufratajn poplojn kaj aliajn 30 specojn da arboj, kiuj kune richigis la specojn de la tiea vegetajharo kaj plifortigis la reguligan efikon.

    Lau statistiko 95% de la plantitaj arboj vivas, kio faris grandan meriton por protekti la medion de Pekino.