|  
                 En la 
              fino de 2001 mi havis la shancon partopreni en vintra esplorado 
              "Kion ni povos fari por ekologia protektado en la okcidento 
              de Chinio". Che Dujiangyan de Sichuan-provinco mi kaj aliaj 
              9 studentoj kaj lokaj oficistoj havis 3-tagan trejnadon kaj poste 
              kune venis esplori en la shtata rezervejo Longxi-Hongkou. Ni estis 
              taskitaj fari analizadon pri la interesodividantoj de la rezervejo. 
               
               
                 La 
              rezervejo estas bela arbaro en montaro. Tie kreskas primitiva flauro 
              nedetruita de la homaro. Tie ni ghuis freshan kaj humidan aeron. 
              Densaj kreskajhoj kovras la montojn kaj klara Baisha-rivero tranchas 
              la monton. Sub la montoj estas dometoj el lignaj fostoj kaj tegmento 
              el arboshelo. La tegmento estis tegita de musko. Tie konservighas 
              multaj tipoj de ekologia sistemo kaj vivas pandoj.  
               
                Por 
              protekti la belan lokon, la tiea registaro estas praktikanta planon 
              cedigi terkulturadon al forstumado.  
               
                Nia 
              tasko estis esti esplori la rilaton de interesoj inter la rezervejo 
              kaj la chirkauaj loghantoj kaj la influon de cedigo de terkulturado 
              al forstumado sur la lokanoj, kaj la esplorado farighos referenco 
              por ellabori taugan politikon pri la rezervejo. 
               
                Ni estis 
              dividitaj en 5 grupojn. S-ro Zheng Weixian de la Wuhan-a Politekniko 
              kaj mi vizitis kamparanan familion en duetagha domo. La dommastro 
              havas Luo kiel familian nomon. La familio, konsistanta el 5 membroj 
              de 3 generacioj, entreprenas gastejon. S-ro Luo laboras en malgranda 
              hidroelektrejo. Antaue li kulturis kampojn, bredis porkojn kaj i.a. 
              dungighis kiel taglaborulo. Post kiam oni ekpraktikis la planon 
              cedigi terkulturadon al forstumado, la loko farighis multe vizitataj 
              de ekskursantoj, precipe en somero. Dank' al tio lia gastejo multe 
              enspezas. Kaj li ankorau bredas porkojn. Pro bona medio kaj natura 
              nutrajho, liaj porkoj kreskas bone, kaj ilia viando estas bonkvalita. 
              La tiea fumajhita porkoviando ghuas famon. Chi-jare la tuta kvanto 
              da viando de liaj 10 porkoj estis salita kaj fumajhita.  
               
                 Post 
              ekpraktikado de la plano cedigi terkulturadon al forstumado, la 
              registaro subvencias chiun muon da kampo (15 muoj egalas 1 hektaron) 
              150 kilogramoj da greno. Kiam la loka registaro decidis konstrui 
              cisternon por traktado de malpura akvo, chiu familio devis pagi 
              8000 juanojn (chirkau 8.3 juanoj egalas 1 usonan dolaron). Tio malghojigis 
              la kamparanojn. Sed poste ili kontentighis, ke ili multe profitis 
              de turismo, kiu prosperighis dank' al la praktikado de la plano 
              cendigi terkulturadon al forstumado.  
               
                Ni iris 
              pli profunden en la valo lau la vojeto apud la rivero. Transirinte 
              malgrandan lignan ponton, ni venis al iu familio. La familio konsistas 
              el 4 membroj kaj portas la familian nomon Wang. Videble la ekonomia 
              stato de la familio ne estas bona, ke iliaj vestoj estas malnovaj 
              kaj flikitaj. Ili kulturas drogherbojn kaj ankorau ne enspezas de 
              tio. Sed ili kredas, ke fine ili gajnos monon.  
               
                Ni vizitis 
              ankau aliajn kamparanojn kaj la vilaghestron. 
               
                Post 
              la esplorado ni prezentis raporton "Analizo pri koncernatoj 
              de interesoj de la Rezervejo Longxi-Hongkou". Ni estis emociitaj 
              de la honesteco, bonkoreco kaj komprenemo de la kamparanoj pri la 
              ekologia protektado. 
              ----------------------------- 
              * Studento de Lanzhou-universitato en la nordokcidento de Chinio. 
                 
              
           |