Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 


 

 


 

 

 

 



Resendi sovaghajn chevalojn en la naturon

    La 28-an de augusto de 2001 laborantoj de china societo de protektado de sovaghbestoj liberigis 27 sovaghajn chevalojn en la dezerto de la rezervejo de Karameli de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono. Shajne la chevaloj ne volis forlasi la lokon, kie ili estis bone prizorgataj, kaj longe vagadis ekster la barilo. Ili diskuris nur kiam oni krie dispelis ilin.

    Ili estis la mastro de la loko. Antau chirkau 1 jarcento ili malaperis pro kruela chasado. Dank' al la 15-jara penado de la laborantoj pri protektado de sovaghbestoj, ili havis la eblecon rekomenci la liberan vivon en la sovaghejo.

Che pereo

     Equus przewalskii estas latina nomo por sovagha chevalo. En 1876 rusa aventuristo Przewalskii kaptis sovaghan chevalon en orienta Xinjiang kaj portis ghin en Rusion. Ghi estis konfirmita kiel la lasta speco de sovagha chevalo en la mondo, tial oni nomis la sovaghan chevalon Ekvo Przewalskii. De antau 60 milionoj da jaroj tiaj chevaloj jam vivis en la orienta Junggar-baseno de Xinjiang, Mez-Azio kaj Mongolio.

    Poste sovaghaj chevaloj estis senchese chasataj kaj forportitaj de aventuristoj kaj esploristoj de diversaj landoj. Antau chirkau 70 jaroj sovaghaj chevaloj malaperis en Chinio.

    La nunaj estas idoj de tiuj sovaghaj chevaloj kaptitaj en la 19-a jc. en Chinio kaj Mongolio kaj portitaj en Europon. Ili dislokighis en zooj kaj privataj bredejoj en Germanio, Britio, Usono kaj Nederlando. Malproksime de la hejmloko, pro la shanghigho de la medio, nutrajho kaj proksima parigho, ili multe degeneris kaj proksimighis al pereo. En tia okazo organizo pri sovaghaj chevaloj de la mondo proponis rehejmenigi ilin por konservi la specon.

    En 1986 la Reprodukta-Esplora Centro de Sovaghaj Chevaloj estis fondita sur herbejo en dezerto en okcidenta Xinjiang de Chinio. Oni venigis 18 sovaghajn chevalojn de Britio, Germanio kaj Usono. En 1988 la china registaro difinis ilin la unuaklasaj protektendaj sovaghbestoj. Nun en la centro vivas 117 sovaghaj chevaloj.

Reghui liberecon

    La bredataj sovaghaj chevaloj kutimighis al facila vivo. Chu ili povos reakiri la sovaghecon en konkuro kun hemionoj por gajni la malmultan akvon kaj herbon? En bredejo ili ne estas minacataj de rabobestoj, sed en sovaghejo ili renkontos lupojn, do estos problemo: chu ili reakiros la akran sentemon kaj grandan kapablon de kurego, kiajn havis iliaj prauloj? En bredejo ili trinkas sterilizitan akvon kaj solspecan furaghon kun miksajho de diversaj nutrajhoj, do, chu ili povos kutimighi al malpura akvo en baseno kaj diversaspecaj krudaj herboj? Chio estos pruvita post kiam ili reiros en la sovaghejon.

    En la fino de 2001, nome 4 monatojn post la liberigo de la 27 sovaghaj chevaloj, 2 chevalidoj el ili mortis kaj 1 chevalino perdighis. La centro decidis revenigi la sovaghajn chevalojn. La laborantoj serchadis 4 tagojn kaj 3 noktojn en senlima sovaghejo kaj fine trovis kaj kondukis la restantajn 24 chevalojn en la bredejon kun areo de 4 kvadrataj kilometroj proksime al la centro.

    Specialistoj analizis, ke la 4-monata libera vivado de la sovaghaj chevaloj estis sukcesa, ke ili estas reakirantaj la sovaghecon. Sed ghenado pro la homa agado, la nechesigebla degenerado de la herbejo, la malmodernaj ekipajhoj por esplorado kaj manko de necesa mono malbone influas la liberigon de la sovaghaj chevaloj.

Refoja liberigo estos en printempo

     La chi-foja liberigo de la sovaghaj chevaloj estis devigita, char pereo minacas tiujn chevalojn. Pli kaj pli proksimighas la sanga rilato de la sovaghaj chevaloj kaj multaj chevalidoj mortis pro genetikaj malsanoj. Iom post iom ili perdis la kapablon de vivado en sovaghejo kaj farighis dikaj kaj neviglaj. En tia cirkonstanco, liberigi ilin en sovaghejon, redoni al ili la sovaghecon kaj altigi ilian generan kapablon farighis la unika metodo por savi la specon de pereo.

    En libera sovaghejo la chevaloj povas reakiri la vivipovon kaj plibonigi la korpostaton. Kaj krome vasta tereno povas enteni pli multajn gregojn, kaj la sovaghaj chevaloj povas eviti parighon de proksima sangorilato. Cetere ili povas teni sufichan distancon de infektaj malsanoj kaj poluon kauzitajn de la homa agado. La rezervejo de Karameli havas bonan ekologian medion, prosperan flauron kaj kompare richan akvofonton, kio estas tre konvena por vivado de sovaghaj chevaloj.

    Vintre en Karameli estas froste kaj ofte neghas, kaj ofte negha tavolo dikas 1 metron. Se la liberigitaj sovaghaj chevaloj povos pasigi la unuan vintron post sia liberigho, do certe novaj gregoj da sovaghaj chevaloj en vera senco aperos en sia hejmloko en nemalproksima estonteco.