Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 


 

 


 

 

 

 



20 jarojn por serchi sudchinajn tigrojn

    Sudchinaj tigroj estas grandaj ferocaj rabobestoj de la familio de feliso. Ili estas rigardataj kiel pereontaj tigroj kaj unu el la 10 specoj de bestoj, grave minacataj de pereo.

    En la pasintaj pli ol 40 jaroj oni opiniis, ke la sovaghaj sudchinaj bestoj jam pereis.

    Grupo de chinaj kaj usonaj fakuloj, estrata de usona profesoro Karl Koller, faris esploradon sur Huping-monto de Hunan-provinco, Chinio, kaj kun ghojo trovis spurojn de tigraj ungoj, tigrajn fekajhon kaj harojn. La grupo opinias, ke Huping estas loko tauga por sudchinaj tigroj kaj hodiau tiaj tigroj daure vivas en la tiea primitiva arbaro.

    En sia raporto prof. Koller diris: "S-ro Liao Xiansheng havas multe da materialoj pri sovaghaj sudchinaj tigroj. En dekoj da jaroj li serchis tiajn tigrojn por koni iliajn vivkutimon kaj nombron kaj la plej bonan metodon por savi ilin. Lia laboro estas valora por nia esplorado."

    La monto Huping havas multe da antikvaj vegetajhoj postvivintaj plurajn epokojn kaj estas rifughejo ideala por animaloj kaj vegetajhoj en meza kaj suda Chinio, char tie la topografio estas komplika, ekologia medio diversa kaj flauro dislokita vertikale, kaj plie, la loko estis multe influita de la glacimontoj en la kvaternara epoko. En 1982 tie naskighis provinca naturparko, kiu promociighis al la shtata naturparko post 12 jaroj. La ekzisto de sovaghaj sudchinaj tigroj kaj iliaj generaj grupoj faris la lokon tre valora.

    S-ro Liao Xiansheng estas 54-jara. Nun li funkcias kiel estro de la Administracio de Naturaj Richfontoj de Huping-monto. Li denaske vivis tie kaj propraokule vidis, kiel tigroj aktivadis kaj poste preskau pereis tie. Li diris: "La tigroj ghenerale ne atakas la homojn. Che ilia renkontigho, la tigroj unue foriris. Ili tamen suferas de katastrofo pro senchesa ekspluato de la arbaro. Ni ne devas esti indiferentaj antau pereo de la tigroj." Li estas posteulo de chasisto, sed nun li okupas sin pri la afero, tute malsama ol tiu de lia patro: savi tigrojn.

    Sub la administracio de Liao estas kelkaj stacioj. Li vizitas forstan instituton, cheestas kunvenon pri protekto de sovaghaj vegetajhoj kaj animaloj kaj klopodas por prunti monon cele protekti sudchinajn tigrojn. Li pasigas pli ol duonon de la jaro en la stacioj, kiujn malofte vizitas homoj.

    Sur lia tablo estas multe da registroj pri lia serchado de sudchinaj tigroj, akumulitaj de li en la pasintaj 20 jaroj. En lia chambro kushas ankau modelo de tigraj spuroj delikate faritaj de li, sekigita tigra fekajho kaj fotoj pri lokaj vegetajhoj.

    Krom tiuj valoraj materialoj li havas ankau fotilon kaj magnetofonon. Li diris, ke eksterlande oni kontrolas kaj spuras tigrojn per ultrarughaj radioj kaj automata videoregistratoro, sed pro manko de mono li povas nur piediri sur la vasta monto.

    La loghantoj bone scias, kiel Liao serchas tigrojn. Vilaghano diris, ke foje spite pluvegon li grimpis 3 montojn dum 3 tagoj por postkuri tigron kaj alifoje survoje estis mordita de venena serpento kaj preskau mortis de tio.

    Sed por Liao jena spektaklo estas neforgesebla. Tio okazis antau 4 jaroj. Nokte li kushis en vilagho kaj subite audis mughadon de tigroj. Li eldomighis kaj vidis ke sur proksima monto staris tigrino kun sia ido sub la brila luno, tamen la tigroj rapide foriris. En tiu nokto li sendormighis pro granda ghojo.

    Oni respektis lin kaj plurfoje kuris dekojn da kilometroj por raporti al li la spurojn de tigroj. "Iuj raportoj estas fidindaj, kaj aliaj ne. Tamen mi kore dankas ilin," diris Liao.

    La sudchinaj tigroj seksumas printempe kaj autune, kaj la registroj de Liao plejparte temas pri la tigroj en tiuj sezonoj. En 2001 li faris pli ol 20 notojn. Kvankam li ne akiris specimenon de viva sovagha sudchina tigro, tamen li havas sufiche da materialoj por pruvi, ke sovaghaj sudchinaj tigroj ne pereis.

    Liao diris, ke la vivo de tigroj dauras nur 30-40 jarojn. Se ili ne formighus en grupon, do la lastaj tigroj mortus antau longe kaj ne povus aperi plurfoje. Lau li, sole sur Huping-monto vivas 6-10 tigroj.

    En vespera krepusko Liao silente staris antau la ondanta montaro. Li havas sufiche da energio por daurigi sian esploradon. Liaj du filoj nun laboras kiel protektantoj de la arbaro kaj ili kune kun sia patro teksas belan songhon.