Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 


 

 


 

 

 

 



Fotado por protektado de bestoj

de HUANG WEN

    Feng Gang estas mezlerneja instruisto de la angla lingvo en Urumqi, Xinjiang. Pro siaj elstaraj kontribuoj al fotado de sovaghaj animaloj kaj protektado de medio li akiris la "Premion de Eminentaj Kontribuantoj al la Mediprotektado de la Tuta Lando", donitan de la Ghenerala Buroo de la Shtata Mediprotektado de Chinio, kaj la "Tergloban Premion" kune donitan de la Asocio de Chinaj Jhurnalistoj pri Medio kaj Hongkong-a societo "Amikoj de la Terglobo".

    Maje de 2002 la Pekina Zoologia Ghardeno okazigis ekspozicion de fotoj de Feng Gang pri sovaghaj animaloj. En la ekspozicio Feng foje refoje konigis al la vizitantoj, ke ech en fotado oni devas ne gheni nek detrui la kvietan vivon de sovaghaj animaloj. Li chiam observis tiun principon. Li chiam piedire fotis kaj kashobservis la vivon de sovaghaj animaloj kaj tial li faris multe da klaraj fotoj pri sovaghaj animaloj en diversaj statoj.

    Feng tre shatas bildojn de sovaghaj animaloj. Dum longa tempo li trovis, ke en bild-gazetoj kaj televido preskau chiuj bildoj de sovaghaj animaloj estis faritaj de eksterlandanoj, dum tiuj faritaj de chinoj estis tre malmultaj. "Chinio devas havi siajn proprajn fotistojn de sovaghaj animaloj por foti ilin sur propra teritorio," li diris. En 1995 li jam aghis 48 jarojn kaj tiujare li elspezis preskau sian tutan deponitan monon por acheti altklasajn fotilojn kaj tiel li suriris la vojon foti sovaghajn animalojn.

    En Xinjiang estas multe da pereontaj sovaghaj animaloj, kiaj kiangoj, antilopoj tibetaj kaj mongolaj, poefagoj, vulpoj, neghkokoj, cignoj kaj verdkapaj anasoj. Feng dufoje ascendis la shtatan naturparkon de Altun-montaro, kies averagha alto estas 4500 m. super la marnivelo, 19-foje ascendis la naturparkon de Karamaili-monto en la orienta parto de Junggar-baseno kaj 18-foje vizitis la restadejon de kaproj (Capra ibex Linnaeus) en la antauurbo de Urumqi, Bosten-lagon, Talim-basenon, Bayanbulak-stepon, Cignan Lagon kaj aliajn lokojn.

    Kiam li informighis, ke 20 mil tibetaj antilopoj estis mortigitaj de chasistoj kaj la antilopoj estas pereontaj, li akiris specialan permeson de la Mediprotekta Buroo de Xinjiang veturi aute en Altun-montaron. Li venkis fortan altitudan reakcion kaj mulajn aliajn malfacilojn: la auto sinkis en marchon, li vojeraris en senhoma regiono kaj klopodis dekkelkajn horojn sur altajho por movi la auton, li sukcesis foti valorajn tibetajn antilopojn. Por foti sovaghajn poefagojn li piediradis en la montaro Altun 20 km en 8 horoj spite netolereblan froston, kiam oni ghoje festis la Printempan Feston, la unuan en la nova jarcento. Fine pere de satelita gvidilo li sukcesis reveni en la noktejon, kiam liaj piedoj jam ekhavis seriozan pernion.

    Mongola kiango estas unuaklasa protektata animalo. Dank' al la senchesa penado de Xinjiang-aj fakuloj tiuj bestoj kreskis multe. La 29-an de julio, 1998, por foti kiangojn en Karamaili Feng vojeraris 14 horojn. Lin plurfoje atakis sveno, vomado kaj aliaj sindromoj de anhidrigho. Tiaokaze li devigite trinkis sian urinon kaj skribis testamenton, dezirante, ke oni rivelu la kartochojn el la fotilo, kiam oni trovos lian kadavron. Feliche li estis savita de siaj kolegoj.