En
okcidenta Chinio vivas sovaghaj tibetaj antilopoj. Char iliaj haroj
estas tre valoraj, tial ili estas multe chasataj. En la pasintaj
dekkelkaj jaroj ilia nombro reduktighis je 2/3 -- antaue tie vivis
100 mil tiaj antilopoj, sed nun nur 30 mil.
La china
registaro faris multe por batali kontrau la arbitra chasado kaj
kontrabando de tibetaj antilopoj.
Lau
nekompleta statistiko, post 1990 la china polico traktis 100 kazojn
pri kontraulegha chasado de tibetaj antilopoj kaj konfiskis 17 mil
felojn de antilopoj kaj 1.1 tunojn da iliaj haroj.
Charma
Kekexili
Kekexili
situas en nordokcidento de la Qinghai-Tibeta Altebenajho de Chinio.
Ghi estas lasta granda senhoma loko kun primitivaj kaj naturaj kondichoj.
Sur la loko pli ol 4600 metrojn super la marnivelo, la vetero estas
malbona, frosta. Estas belaj la lazura chielo, flirtantaj negheroj,
kontinuaj montoj kaj la animaloj, vivantaj en la medio kun malpli
da oksigeno. Oni nomas la lokon "melpermesita zono por vivuloj",
ghi tamen estas paradizo de sovaghaj animaloj. Materialoj montras,
ke ghi estas unu el la lokoj kun abundaj animaloj. Tie vivas 230
specoj da sovaghaj animaloj, el kiuj 20 apartenas al la unua kaj
dua klasoj de la animaloj protektataj de la shtato.
La tibetaj
antilopoj estas fiero de Kekexili. Ili estas originalaj en Chinio,
unuaklasaj animaloj protektataj de la shtato kaj ankau unu el la
pereontaj bestoj enlistigitaj en la internacia komerca pakto pri
la pereontaj sovaghaj vegetaloj kaj animaloj.
Char
la tibetaj antilopoj kutime vivas sur frostaj altebenajhoj kaj iliaj
delikataj, elastaj haroj estas efikaj por varmokonservo, tial ili
estas nomataj regho de kashmiro. La bela shalo shahtoosh el haroj
de tibetaj antilopoj estas valorega. Ghi, 1-2 metrojn longa kaj
1-1.5 metrojn largha, pezas nur 100 gramojn, tamen kostas 40 mil
usonajn dolarojn. Oni povas trairigi ghin tra fingroringo, tial
oni nomas ghin ankau ringa shalo.
Chiusomere
la tibetaj antilopoj shanghas siajn harojn. Char la nature falantaj
haroj facile flugas en vento, tial oni ne povas kolekti ilin. Por
kolekti iliajn harojn oni devas chasi ilin, tial la granda merkata
bezono kaj ilia alta prezo endangherigas la tibetajn antilopojn.
Mizeraj
tibetaj antilopoj
Antaue escepte la chasistojn, kiuj pro vivtenado chasis tibetajn
antilopojn, oni malofte iris sur la frosta altebenajho, nek faris
tie chasadon, tial oni ne malhelpis vivon de la tibetaj antilopoj.
En 1984
oni malkovris la orminejon Malanshan kaj tiam malfermighis la pandora
skatolo. Komence oni turnis sian atenton chefe al la orminejo, kaj
post 1990, ekscitite de la internacia merkato, komercistoj de antilopaj
feloj pli kaj pli levis la prezon kaj tial la profito de komerco
de antilopaj feloj superis tiun de orlavado, tial iuj forlasis orlavadon
kaj sin ekokupis pri chasado de tibetaj antilopoj.
La tibetaj
antilopoj vivas arope. Kiam iu el ili vundighis, aliaj malrapidigis
siajn pashojn por protekti la vunditon kontrau rabobestoj. La kontrauleghaj
chasistoj utiligis tiun kutimon. Oni plurfoje vidis, ke en chasejo
centoj da antilopoj estis mortigitaj kaj chie kushis iliaj kadavroj.
Koncernaj
departementoj taksis, ke en kelke da jaroj antau 2000 chiujare estis
mortigitaj 20 mil tibetaj antilopoj.
La senbrida
chasado ege malutilas al la tibetaj antilopoj kaj nun jam ne plu
vidighas grego kun pli ol 2000 antilopoj. En la lokoj, kie arope
vivis la antilopoj, oni povas vidi nur iujn unuope vivantajn. Tiuj
antikvaj animaloj nun vivas che la rando de abismo.
Batalo
kontrau chasado
En 1981 Chinio alighis al la internacia komerca pakto pri la pereontaj
sovaghaj vegetaloj kaj animaloj. De tiam la china registaro kategorie
malpermesas eksporton de tibetaj antilopoj kaj iliaj produktoj.
En 1988 la registaro prenis la tibetajn antilopojn kiel la unuaklasan
sovaghan animalon protektatan de la shtato kaj kategorie malpermesas
kontrauleghan chasadon. En Kekexili de Qinghai, Altun-monto de Xinjiang
kaj Qiangtang de Tibeto fondighis naturparko, speciala administra
protekta institucio kaj leghplenuma grupo, kiu de tempo al tempo
patrolas la lokon.
En 1992
Kekexili ekhavis sian specialan tachmenton kontrau shtelchasado.
Ekde
1998 chiujare la Qinghai-a registaro asignis monsumon al la naturparko
de Kekexili kaj decidis pliigi nombron de la tieaj policistoj kun
la celo pli efike protekti la tibetajn antilopojn. Decembre de 1998
la Shtata Forstadministra Buroo de Chinio publikigis blankan libron
pri protekto de la tibetaj antilopoj de Chinio kaj alvokis la internacian
socion por kunlaboro en protekto de la animaloj.
Aprile
de 1999 la Shtata Forstadministra Buroo organizis la forstumajn,
policajn kaj mediprotektajn departementojn en aktivado por kune
batali kontrau la arbitra chasado.
Ceja
Dongzhub, estro de la administra buroo de la naturparko Kekexili,
diris, ke la protekto de la tibetaj antilopoj jam atingis ian efikon.
Nun evidente malpliighis chasado en la naturparko kaj la kazoj de
kontraulegha chasado malpliighis je 70% kompare kun tiu en la pasinta
jaro.
Pro
efika batalo kontrau la shtelchasado, la kontrabandaj kanaloj kaj
rimedoj farighis pli kaj pli kashaj kaj komplikaj, tial la shtelchasistoj
farighis pli avidaj je tibetaj antilopoj.
Tamen
la gravaj kauzoj de damagho de la tibetaj antilopoj estas prilaboro
de kashmiroj el haroj de tibetaj antilopoj kaj komerco de iliaj
varoj. Se nur estas tia komercado kaj granda profito de la komercado,
la shtelchasado malfacile malaperas.
Kekexili
estas grandega. Tie la trafiko estas malfacila, aero maldensa, klimato
malbona kaj vetero frosta, chio chi tio multe malfaciligas la administradon
de la naturparko.
Aktivado
de volontuloj
Komence de 2002 la administra buroo de la naturparko Kekexili decidis
varbi volontulojn el la tuta lando por protekti la tibetajn antilopojn.
La volontuloj eklaboris de majo kaj chiumonate unufoje, entute 7
fojojn.
Marte,
tuj kiam la administra buroo publikigis anoncon pri varbo de volontuloj,
la informo vekis la atenton de la tuta socio. En la dauro de 2 monatoj
pli ol 5 mil homoj telefone demandis kaj anoncis sin por tio, escepte
de Taiwan kaj Makao.
En Shanhajo
200 homoj cheestis renkontighon de volontuloj. Ili, kandidatoj el
mil sinanoncintoj, plejparte lernis en alta lernejo kaj multaj el
ili havis sperton vivi sur altebenajho kaj estas kapablaj en scienca
esploro, verkado, fotado k.a.
Biologia
magistro Yu Yanqian, kiu finis sian studentan vivon en la Universitato
de Parizo, sin anoncis por la volontula grupo per telefono kaj retposhto.
Shi diris: "Mi volas registri chion, kion mi spertos, ne nur
en la china lingvo, sed ankau en la angla kaj franca lingvoj, por
konigi al la tuta mondo, kion la china popolo faras por protekti
sovaghajn animalojn."
Post
rigora ekzameno du grupoj da volontuloj el diversaj lokoj de la
lando eklaboris en 4 mediprotektaj stacioj de la naturparko Kekexili.
|