Shu
Zhigang estas 51-jara mongolo. En 1969 li veturis labori en Xishuangbanna
de Yunnan kaj revenis en Pekinon post 10 jaroj. En 1993 li eklaboris
en la Paca Eldonejo de Chinio. En tiuj 9 jaroj li chiam okupis sin
pri redakto de la mediprotekta libroserio "Homoj kaj animaloj".
Jam eldonighis 8 libroj redaktitaj de li.
Estiel
ordinara mediprotektanto, en la pasintaj 20 jaroj Shu Zhigang memvole
elspezis por acheti kaptitajn birdojn kaj flugigis ilin en la aeron.
Kiom da juanoj li elspezis, li mem ne sciis. Tamen li memoras, ke
li elliberigis milojn da birdoj. Li diris: "Chion tion mi faras
lau mia propra volo kaj ne estas necese ghin registri."
Do,
pro kio li faras tion? En 1969, kiam li laboris en Yunnan, lia tasko
estis kune kun la kamaradoj forhaki arbojn kaj fari el la loko shtuparkampon
por kulturi kauchukarbojn. La primitivaj arboj malaperis unu post
alia kaj en iu nokto, post kiam la monto kalvighis, ili estis sieghitaj
de inundo. Post la inundo lokanoj diris, ke antaue neniam okazis
inundo. Tion kauzis arbohakado. Tiuj vortoj ronghis lian koron kaj
li decidis sin okupi pri mediprotektado.
Liberigi
birdojn
Komence
de 1993 en la Paca Eldonejo li komencis redakti la libroserion "Homoj
kaj animaloj". Dum redaktado en liaj imagoj ekviglis la ghojo
kaj malghojo de la animaloj. Foje en frusomera semajnofino li iris
al infanghardeno por revenigi sian filinon hejmen. Survoje li vidis,
ke knabo trenas kukolon tiratan per shnuro. La birdo estis trafita
de kuglo je la dekstra flugilo kaj sangis. Je tio kompato kaptis
lin. Li achetis la birdon kaj portis ghin hejmen, kie li shmiris
ghian vundon per medikamento kaj nutris ghin per dishakita viando.
Pasis semajno kaj la birdo resanighis. Li ghin portis al antauurbo
kaj liberigis ghin. Lia amiko diris al li: "Tio ja estas bagatelo.
Iru kaj rigardu en la birda bazaro!"
En la
bazaro li estis tute mirigita.
Antau
iu stando birdvendanto elprenis birdetojn el granda kagho kaj metis
ilin en malgrandajn kaghojn. La granda kagho kun kvin etaghoj altas
pli ol unu metron kaj chiu etagho 20 cm. alta, plena de diversaj
sovaghaj birdoj. Li trovis, ke funde de chiu etagho estas multe
da mortintaj birdoj. La etkomercisto elkaghigis la mortintajn birdojn
kaj metis la vivajn en malgrandajn kaghojn. Shu Zhigang vidis, ke
tie estas multe da paseroj, grizaj pigoj, paruoj k.a.
Iu maljunulo
diris al li, ke por surmerkatigi unu vivan birdon, ghenerale 20
birdoj devas morti. Shu Zhigang vizitis ankau bazarojn de katoj
kaj hundoj. Tie li vidis, ke la manghajhoj de la katoj kaj hundoj
ghuste estas tiuj mortintaj birdoj.
Shu
koleregis kaj komencis acheti sovaghajn birdojn por ilin liberigi.
Iuj
birdoj, kiujn li achetis, ne povas tuj forflugi pro malsato, vundo
kaj teruro, kaj li devas ilin kuraci kaj nutri por kelka tempo.
Foje li achetis paron da makulaj pegoj. La virpego kun blankaj kaj
nigraj plumoj estis tre bela. Fasko da rughaj plumoj brilis sur
la kapo. La pego pikis manon de Shu per sia akra beko kaj baraktegis.
Poste, ghi mildighis, trovinte ke Shu nutris ghin per dishakita
viando, tamen ghi restis singarda. Ghi tre timis la homojn. La pegino
estis timema kaj mortis en la sekvanta tago. En la tria tago li
enterigis ghin en salikaro kaj forflugigis la virpegon, kiu tamen
revenis post momento. Ghi staris sur arbo, sub kiu estis enterigita
la pegino, kaj fikse rigardis Shu. Poste li decidis esplori, kial
la birdoj povas trafi la kaptadon de la homoj. Printempo estas sezono,
kiam la birdoj elkovas ovojn kaj la plenkreskaj birdoj ekzercigas
la junajn en flugado. Tiam oni faras diagonalon per du bambuaj stangoj
kun travidebla nilona sako. Oni difinas la alton de la sako lau
alteco de la birda flugo tiamaniere, ke la junaj kaj plenkreskaj
birdoj chiuj povas ensakighi. Autune, kiam la birdoj migras aliloken,
oni starigas du retojn. La birdoj en flugado do enretighas kaj multaj
el ili mortas. Por savi ilin, Shu Zhigang ofte staras sur monto
kaj, kiam la kaptantoj ripozas, li shtele tranchas la reton. Tian
agon li faras 2-3 fojojn en chiu monato.
Shu
verkis artikolon kaj publikigis ghin kun fotoj en gazeto. La fotoj
montras birdajn kadavrojn apud kagho. Li prezentis proponon al la
China Popola Kongreso kaj China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco por malpermesi bird-bazaron.
Lia
penado sukcesis. En 2002 oficiale malpermesighis la bazaro de birdoj,
kiu viglis 13 jarojn.
Alvoko
por mediprotekto
En 1998
Shu Zhigang oficvojaghis al Gaoping de Shanxi-provinco. Li estis
tre ghoja pro rivero trairanta la urbon. Tamen li bedauris, ke la
rivero estas poluita. Post jugho de sedimentinta koto sur la riverlito
li konkludis, ke la polucio dauris pli ol 8 jarojn. Li skribis al
la urbestro de Gaoping. Li diris en la letero: "Mi dankos vin
por eterne, se vi bonordigos la riveron." La magistrato alte
taksis lian proponon. Ghia mediprotekta buroo invitis lin al ellaboro
de la plano pri mediprotekto. En 2002 li refoje vizitis Gaoping.
Kiam li vidis, ke la rivero estas tre klara, li emociighis ghis
larmoj.
Autune
de 2001, li veturis al Shunyi de Pekino por vidi marchon kun multe
da birdoj. Tie li informighis de lokanoj, ke Hongkong-anoj intencas
acheti la marchon kaj tie konstrui golfejon kaj amuzejon. Reveninte
hejmen, li verkis la artikolon "Chu ni ankorau havos marchon?"
kaj publikigis ghin en gazeto de Pekino. En la artikolo li skribis:
"Super la marcho flugas rabobirdoj. Tio montras, ke la biocheno
de la marcho estas bona. Tie estas akvobirdoj, smeraldaj birdoj,
grizaj gruoj kaj orioloj. Chu golfejo estos pli bezonata ol la marcho
lau la ekologia stato de Pekino? Chu ni trovos pli bonan solvon?"
Popola reprezentanto Liu Xiaoxi legis lian artikolon kaj prezeantis
saman opinion al koncerna gvidanto. S-ro Liang Congjie, membro de
la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco kaj prezidanto de la societo "Amikoj de la Naturo"
faris proponon pri konservo de la marcho al la konferenco. Dank'
al tio la marcho estis konservita. Shu estas ghoja, ke krom tio
la Pekina Forstuma Buroo faris la marchon naturparko.
Dank'
al la plurjara postlabora mediprotektado Shu komprenis, ke por mediprotektado
plej grave estas eduki la popolon kaj precipe la infanojn. En la
pasintaj jaroj en pluraj elementaj lernejoj li lekciis pri mediprotektado.
Li konigis la geknabojn pri graveco de amo al la naturo.
Shu
diris: "Chiuj vivoj sur nia terglobo devas esti respektataj,
inkl. de la fiinsektoj kaj rabobestoj, malutilaj al la homaro. La
diverseco de animaloj estas unu el la bazoj de la vivo. Protekti
la medion estas bazo de la vigleco de la terglobo. La mediprotektado
estas farenda por chiuj homoj. Ghi estas grava ne nur por la shtato
kaj entreprenoj. La mediprotektaj volontuloj estos ghojaj, kiam
chiuj bone konos la gravecon de mediprotektado. Tiam ili povos senghene
turisme vojaghi, legi kaj fari aliajn aferojn."
|