|   
                "En 
              mia knabeco, chio en la domo estis kovrita de tavolo da sablo," 
              diris 27-jara pramisto che la Flava Rivero en la Ningxia-a Huj-nacia 
              Autonoma Regiono. "Sed nun tio multe shanghighis."     La autonoma 
              regiono estis krampita de dezertoj en okcidento, nordo kaj oriento, 
              kaj la tero terure dezertighis.     En la 
              pasintaj 20 jaroj la popolo de la loko multe penadis por shanghi 
              la ekomedion, ke la regiono farighis unu el la malmultaj provincoj, 
              kiuj bremsis la dezertighon.     En augusto 
              de 2002 la registaro de la regiono refoje faris decidon komenci 
              malpermeson al pashtado almenau antau la 1-a de majo de 2003, por 
              novaligi la gresejojn.     Shafbredado 
              estas la chefa rimedo de la popolo de Ningxia por gajni monon, sed 
              rutina maniero de shafbredado damaghas la medion. Chu por la proksimaj 
              interesoj, chu por disvolvigho en la malproksima estonteco, la unika 
              solvo por protekti la medion estas chirkaubari shafojn kaj novaligi 
              la gresejojn. Kiel la 
              kamparanoj bredas shafojn?  Kiel 
              la kamparanoj bredas shafojn kiam la gresejoj kaj montoj estas fermitaj?
     En la 
              vilagho Jijigou oni povas vidi modernan shafbredejon kun pli ol 
              1000 grasaj shafoj. Respondeculo de la bredejo konigis, ke shafbredado 
              estas la chefa rimedo de la 30 familioj de la vilagho por gajni 
              monon. Post kiam la gresejoj estis fermitaj, la vilaghanoj establis 
              la bredejon. Plejparto de la shafoj de la vilagho estas nutrataj 
              en la bredejo, kaj la gresejoj reverdighas dank' al la fermo.     Nun 
              en la regiono miliono da shafoj estas bredataj en chirkaubaritaj 
              lokoj. Por pli efike novaligi la gresejojn, la registaro de Ningxia 
              intencis investi grasigajn bazojn kaj bonrasajn reproduktejojn. 
              Krome la financa departemento de la regiono kolektas kapitalon por 
              instigi kulturadon de bonspeca porbruta maizo.     Krome 
              la registaro planis disvolvi herbokulturadon en iuj tre sekaj lokoj 
              por sinkronigi efikan protektan restarigon de la flauro de la gresejoj 
              kun preparo de suficha furagho por shafoj. Oni intencas atingi la 
              celon en tri jaroj, ke la produktovaloro de brutobredado konsistigu 
              pli ol 45% de tiu de agrikulturo. Bona estas 
              chirkaubarita bredado  En 
              augusto de 2001 kamparano Chen Yulu de Yanchi-gubernio la unua starigis 
              sian shafbredejon. Ghis majo de 2002 li jam grasigis pli ol 10 mil 
              shafojn kaj gajnis 400 mil juanojn. Li diris: "Bona estas chirkaubarita 
              bredado. Antaue oni pashtis shafojn chie sur la montoj, kio detruis 
              la gresejojn kaj la shafoj ne povis grasighi, kaj la pashtanto ne 
              povis liveri shafojn ech unu fojon en jaro. Sed nun oni povas liveri 
              shafojn almenau tri fojojn. Post chirkaubarita bredado reprosperos 
              la herbejoj post kelke da jaroj."
     Statistiko 
              montris, ke antau chirkaubarita bredado oni liveris nur 37% de la 
              bredataj shafoj, ege malpli multe ol la meznombra cifero de la tuta 
              lando, kaj la meznombra pezo de la shafoj estis malpli granda ol 
              tiu de la tuta lando. Kaj pro tio la kamparanoj malmulte enspezis.  Chirkaubarita 
              bredado povas efike protekti kaj reprosperigi la flauron de la gresejoj 
              kaj evidente altigi la bredan nivelon kaj profiton. Pli kaj pli 
              multaj kamparanoj de la regiono chesigis la tradician pashtadon 
              kaj chirkaubaris la shafojn au jam pretas bredi tiamaniere.
     Chirkaubarita 
              bredado en la kamparo de Ningxia karakterizighas per tio, ke chiuj 
              familioj bredas shafojn en siaj propraj staloj kaj formas certan 
              skalon kun la vilagho kiel unuo. Tio estas oportuna por subteno 
              de la registara departemento kaj utila por kuraco de malsano kaj 
              disvastigo de nova teknologio.    |