En
2001 Pekino havis 185 serenajn kaj kompare bonajn tagojn, kiuj konsistigis
50.7% de la tuta jaro. En la "nebula urbo" Chongqing, la
pezindustria bazo de sudokcidenta Chinio, la sulfura dioksido kaj
ellasita fumo malpliighis je 90%, kaj la tagoj de densa nebulo estis
nur 30% de tiuj en la antauaj jaroj. Suzhou-rivero en Shanhajo estis
malbonodora kaj fishoj kaj salikokoj ne videblis tie jam de 80 jaroj.
Nun denove purighis la akvo. La unua china eksperimento por konstrui
ekologian regiono nen Guizhou jam havis primaran efikon. La gravaj
poluaj lokoj en la regiono de Tri Gorghoj de Yangzi-rivero malpliighis
je 37.
Nun
la china popolo pli kaj pli klare konas la gravecon de media protekto
kaj ekologia ekvilibro. La polua indico de aero estis atentita nur
de fakuloj en la pasinteco, sed nun ghi farighis nemankigebla referenco
por ordinaraj loghantoj. Oni diris, ke en 340 chinaj urboj la aera
kvalito estas bonigita kaj en 117 el ili ghi atingis la normojn
difinitajn de la shtato kaj en 114 el ili la polucio estas nur malgranda.
Kvankam
la progreso estas rimarkinda, tamen ghuste kiel diris Zhu Guangyao,
vicestro de la Shtata Ghenerala Mediprotekta Buroo de Chinio, la
medio de Chinio ne estas en ghojiga situacio.
Chiujare
che alterno de printempo kaj somero nordan Chinion facile atakas
sabloshtormo kaj en varmegaj someraj tagoj rughaj tajdoj minacas
chinajn proksimajn marojn. Triono de stepoj regresas kaj la dezertigitaj
lokoj dilatighas chiujare je 2460 kvadrataj kilometroj. 2 milionoj
da hektaroj da arbaroj estis detruitaj.
Lau
raporto farita de la Shtata Ghenerala Mediprotekta Buroo de Chinio,
kvankam la akva kvalito de Yangzi-rivero kaj Songhuajiang-rivero
estas plibonighanta chiujare, tamen la Flava Rivero kaj Liaohe-rivero
nun estas serioze poluataj.
Pro
chio chi tio la china registaro donas pli grandan atenton kaj energion
al mediprotektado ekde la pasinta jaro.
Plenumo
de nova plano
 En
la pasinta jaro Chinio ellaboris novan kvinjaran planon, kiu substrekas
altigon de la aera kvalito, solvadon de la problemoj pri la serioze
poluitaj riveroj, lagoj kaj maroj kaj grandskalan kaj sisteman median
protektadon de la riveroj.
Fakuloj
de la Shtata Ghenerala Mediprotekta Buroo de Chinio diris, ke en
2005 la totala kvanto de rubo poluanta aeron, akvon kaj grundon
mallevighos je 10% kaj 45% de la malpura akvo ellasita de la popola
vivo estos traktitaj, 30% de la urba tero estos verdigitaj kaj la
aera kvalito de duono de la urboj farighos kompare bona.
Por
garantii la sukcesan realighon de sia celo, Chinio devas intensigi
leghodonon pri mediprotekto kaj rigore plenumi la aprobitajn leghojn.
Krom tio koncernaj departementoj devas rigore kontroli kaj ekzameni
plenumighon de la leghoj, premii la bonajn kaj puni la malbonajn
establojn en praktikado de la leghoj pri mediprotektado.
Unuaj
atingoj en mediprotektado en Chinio
"Bulteno
pri la china medio en 2001" publikigita antau nelonge montras,
ke la gravaj projektoj por mediprotektado atingis rimarkindajn sukcesojn
kaj la totala kvanto de ellasitaj malpurajhoj estis limigita, la
kvalito de riverakvo estis stabila, acida pluvo en la urboj reduktighis,
kaj en la regionoj che Bohai-maro oni jam malpermesis produkti,
vendi kaj uzi fosforhavajn lesivojn. Kontraudezertiga projekto kun
totala investo de 11 miliardoj da juanoj jam estis lanchita en Xinjiang,
kie estas la plej granda kaj detruata dezerto en Chinio. Post la
projekto de mediprotektado en la regiono de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero
oni metis en tagordon la mediprotektadon che la vojo por konduki
akvon de sude norden.
La urboj
kun granda loghantaro kaj evoluinta ekonomio estas gravaj lokoj
por disvolvi la median protektadon. Koncernaj departementoj alprenis
serion da rimedoj por daurigi la sintezan reguligon de la urba medio
kaj samtempe kun tio la konstruado de fundamentaj urbaj investajhoj
kaj elstaraj mediprotektaj urboj plirapidigis siajn pashojn.
 La chinaj
mediprotektantoj jam turnis sian atenton al la kamparo kaj samtempe
kun tio kombinis la mediprotektadon de la urboj kun tiu de la kamparo.
En la pasinta jaro la volontuloj diversmaniere propagandis mediprotektadon
kaj iuj lokoj aktive esploris kombinon de agrikulturo kun mediprotektado,
disvolvis ekologian agrikulturan konstruadon kaj akiris rimarkindajn
sukcesojn en la ekonomio kaj mediprotektado.
Chinio
jam cedis terkulturadon al arboplantado sur 955 mil hektaroj da
kampoj, plantis arbojn kaj kulturis herbojn sur 786 mil hekatroj
da kalvaj montoj, kaj kontrausablaj arbaroj kaj naturaj arbaroj
okupas 60 milionojn da hektaroj, kiuj rilatas 97% de la chinaj gubernioj.
Chinio
efektivigos 30 gravajn ekologi-protektajn projektojn por arbaroj,
dezertoj kaj marchoj. Nun ghi havas 1551 naturparkojn kun totala
areo de 129.89 milionoj da hektaroj, kiuj konsistigas 12.9% de ghia
teritorio kaj sur tiu bazo oni planas konstrui pli da naturparkoj,
por ke ili kovru 16.14% de ghia teritorio.
|