Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 


 

 


 

 

 

 



1405 naturparkoj de Chinio konstruitaj

    Lastatempe respondeculo de la China Shtata Arbarkultura Buroo informis, ke en la arbarkultura sistemo de Chinio oni jam konstruis 1405 naturparkojn, kiuj okupas areon de 109 milionoj da hektaroj, kaj efikan protekton ricevis 85% de la tera ekologia sistemo, 85% de la sovagha bestaro kaj 65% de la sovagha vegetajharo.

    La konstruado de la naturparkoj de Chinio akiris laudon de la internacia socio. 22 el la naturparkoj alighis al la naturprotekta reto "Homo kaj biosfero" de Unesko, 21 estis enlistigitaj en nomaron de la gravaj internaciaj malsekejoj kaj 3 en tiun de naturprotektaj heredajhoj de la mondo. Parto de la naturparkoj jam farighis gravaj lokoj por prezenti protekton de diverseco de vivaj estajhoj. La laboro de Chinio por protekti naturon ludas gravan rolon en plenumado de "Konvencio de diverseco de vivaj estajhoj", "Internacia komerca konvencio de pereontaj specioj" kaj "Konvencio de malsekejoj".