La
30-an de novembro de la pasinta jaro 300 instruistoj kaj lernantoj
el dekoj da grupoj "Radikoj kaj Burghonoj" el elementaj,
mezaj kaj altaj lernejoj de Pekino, Tianjin kaj Hangzhou venis en
Jingshan-lernejon de Pekino kaj tie montris siajn fruktojn pri protektado
de animaloj kaj loghkvartala medio per tabeloj, modeloj kaj grafikajhoj.
Dr. Jane Goodall, mondfama zoologo, antropologo, mediologo kaj paca
kuriero de UN, sesafoje venis en Chinion kaj tie shi faris brilan
prelegon kun la temo "Vojagho de Espero". Shi donis premion
"Atingoj de Radikoj kaj Burghonoj" al 14 grupoj "Radikoj
kaj Burghonoj" de Pekino kaj Tianjin. Shi diris, ke shi estas
ghoja, char shi vidis, ke chinaj geknaboj bone konas la gravecon
de mediprotektado kaj pli kaj pli da homoj interesighas pri protekto
de animaloj kaj medio.
Februare
de 1991, en Tanzanio kolektighis 16 geknaboj el 8 mezlernejoj. Sur
la teraso de la domo de Jane Goodall ili faris varman diskuton pri
protekto de animaloj kaj aliaj problemoj. Reveninte sian lernejon,
tiuj junaj homoj fondis mediprotektan grupon kune kun siaj samideanoj.
De tiam, iniciatite de Goodall kaj helpate de multege da fervoraj
lernantoj kaj instruistoj, la movado "Radikoj kaj Burghonoj"
por mediprotektado kaj humanisma edukado disvastighis tra la tuta
mondo. Hodiau 500 grupoj el antaulernaghaj geknaboj kaj lernantoj
de diversaj lernejoj viglas en Chinio kaj aliaj landoj. Ilia aktivado
estas alte taksata de la registaroj de diversaj landoj kaj UN.
Jane
Goodall diris, ke "Radikoj kaj Burghonoj" aludas geknabojn
tra la tuta mondo. Ili, firmaj kiel radikoj kaj elastaj kiel burghonoj,
povas trapenetri fortikajn murojn kaj porti novan esperon al la
tuta mondo.
En
Chinio Jane Goodall estas bone konata. En la agho de 26 jaroj shi
unusole venis en primitivan ghangalon de Afriko kaj tie ekvivis
kune kun chimpanzoj kaj esploris dekojn da jaroj. La legenda travivajho
de tiu brava anglino forte kortushis la chinan popolon kaj precipe
la geknabojn, kiuj prenis shin kiel idolon. Por diskonigi sian proponon
shi vojaghis al multaj lokoj de la mondo. En 1998 shi unuafoje vizitis
Chinion kaj rimarkis, ke la chinoj deziregis la sciojn pri mediprotektado
kaj volontis fari mediprotektan laboron. Poste la movado de "Radikoj
kaj Burghonoj" rapide disvolvighis en Chinio. Septembre de
2000 la Instituto de Jane Goodall fondis kabineton pri media edukado
en Pekino. En la sekvantaj 9 monatoj aperis 100 tiaj grupoj en Pekino,
Shanhajo, Zhejiang, Yunnan kaj aliaj lokoj de Chinio. 2 mil lernantoj
kaj instruistoj ricevis trejnadon pri media edukado.
"Radikoj
kaj Burghonoj" estas postlecionaj grupoj organizitaj de la
lernantoj mem. La malpli-ol-8-jaraj infanoj aktivadas gvidate de
instruistoj, kaj la lernantoj de elementaj, mezaj kaj altaj lernejoj
faras sian aktivadon memvole, tute sen inverveno de instruistoj
kaj aliaj plenkreskuloj. La infanoj mem elektas projekton, ellaboras
planon kaj faras raporton. Ili mem solvas problemojn kaj kolektas
mondonacon.
"Scioj,
kompreno, daura penado kaj profunda amo" estas principo elmetita
de tanzania grupo antau kelke da jaroj. Nun ghi farighis ghenerala
principo de la aliaj grupoj de la tuta mondo.
Kelke
da knabinoj de elementa lernejo de Shanhajo rimarkis, ke sur konstruejo
arbo estis subpremata de konstruaj materialoj, ili do formovis ilin.
Ilia ago kortushis la konstruistojn, kiuj do transplantis la arbon
en lernejon kaj nomis ghin arbo de espero. Chiuj tiuj knabinoj estas
membroj de la grupo "Radikoj kaj Burghonoj".
En
Jingshan-lernejo aktivadas grupo "Radikoj kaj Burghonoj".
Ghi proponas, ke oni ne plu uzu la unufojajn manghilojn. Ghiaj membroj
chiam mem portas manghilon por tagmangho. Ili proponas tion ankau
al siaj gepatroj.
En
Tianjin iu tia grupo sin okupas pri liberigo de suferantaj malgrandaj
bestoj. Per diversaj manieroj ghi apelacias al la socio: La bestoj,
samkiel homoj, havas sentimentalecon kaj scias vivon, tial oni devas
kompreni kaj protekti ilin.
En
Wenzhou de Zhejiang-provinco la grupo "Verdaj Okuloj",
spite dangheron, persekutis legho-atencintajn chasistojn kaj vendistojn
de sovaghaj bestoj kaj liveris autentikajn materialojn al la leghaj
organoj. Pro tio ghi ricevis Mediprotektan Premion por Eminentaj
Gejunuloj nome Ford-automobilo en 2001 kaj Premion por Fruktoj de
"Radikoj kaj Burghonoj" en 2002.
Membroj
de la grupoj "Radikoj kaj Burghonoj" faris enhavorichan
aktivadon en postlecionaj horoj kaj vekis atenton de la lokaj loghantoj
pri bestoj kaj medio de la loghkvartaloj. Pluraj el ili diris, ke
ili trovis la richan enhavon de la homa vivo kaj ghojon en felichigo
de aliaj homoj kaj bestoj.
S-ro
Ni Yinong, biologia instruisto de dependa mezlernejo de la Pekina
Universitato, energie subtenas kaj kuraghigas la geknabojn en la
postleciona aktivado. Li opinias, ke la aktivado de "Radikoj
kaj Burghonoj" estas utila al la geknaboj por respekti kaj
simpatii chiujn vivojn, kompreni kaj protekti la homan medion kaj
alispecajn kulturojn kaj kredojn kaj realigi ilian bondeziron en
la praktiko. Havigi al la homoj fidon kaj konfidon estas celo de
"Radikoj kaj Burghonoj".
Roger
A. Hart, fakulo pri la monda media edukado, diris, ke en la media
movado ofte vidighas la aktivado partoprenata de infanoj "por
savi la teron" kaj nur serioze trakti ilian partoprenon kaj
rekoni iliajn kapablon kaj forton povas garantii, ke ili chiuj ludu
sian valoran rolon en la daura disvolvigho.
Jane
Goodall deziras kunlabori kun aliaj mediprotektaj projektoj de Chinio
por ke oni pli bone protektu la naturan mondon kaj chiujn vivulojn
kaj reaperigu la belan naturon en la urboj.
Chinio
donis vastan spacon al la neregistara internacia mediprotekta organizo.
Nun krom la Instituto de Jane Goodall, viglas en Chinio ankau aliaj
neregistaraj internaciaj mediprotektaj organizoj.
|