Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 

 

 



Pashtisto kaj liaj sablaj pentrajhoj

de JIANG ZAIZHONG


Shafoj de Helan-montaro

    Farboj kaj papero estas nepre necesaj por pentrado, sed ordinara pashtisto en Interna Mongolio de Chinio provis pentri per sablo la dezerton, gregojn kaj virinojn. Liaj pentrajhoj atentigas pri la chiam pli malbonighanta ekologia medio.

     Li estas Wanghuge-Jiletu. Li estis klerigita nur en elementa lernejo kaj ne vizitis normalan artan lernejon. Li memlernis sablan pentradon 3 jarojn.


Profilo de shafo de Helan-montaro

     Koncerne la motivon de lia pentrado, estas interesa historio: Septembre de 2000, aro da sudaj turistoj vojaghis al lia hejmloko. Che la adiauo iu prenis botelon da sablo por porti hejmen. Wanghuge-Jiletu demandis, pro kio li volas la sablon. Tiu respondis, ke la sablo el fonto de la dezerto estas bona memorajho por li. Liaj vortoj subite lumigis la menson de Wanghuge-Jiletu, kiu pensis, chu oni povas fari pentrajhojn el sablo por kontentigi la malproksimajn gastojn. Li komencis provadon. Li kopiis ilustrajhojn de libroj kaj gazetoj sur tabulo kaj gluis sablerojn sur la desegnojn. Kvankam la laboro estis ne malfacila, tamen por li, kiu neniam lernis pentradon, estis tre malfacila. Komence li plurfoje fushis la pentrajhojn, sed li ne perdis la memfidon. Tiutempe lia edzino, kiu antaue subtenis lin, malaprobis lian aferon, char li malmuntis multe da mebloj por fari kadrojn de la pentrajhoj.


Kapo de shafo de Helan-montaro

     Li prove faris pli ol 10 sablajn pentrajhojn kaj iom post iom enpenetrighis en kreadon de sablaj pentrajhoj. De tiam li ne limigis sin sole je imitado de alies pentrajhoj, sed mem kreis novajn pentrajhojn. Kaj plie li ne plu faris nur simplajn skizojn, sed troigis la efekton de chin-stilaj pentrajhoj per malsamkoloraj sableroj.


Portreto de Ghingis-Hhano

 

     Nun liaj verkoj estas konservataj en la regiona muzeo. Oni diris al mi, ke liaj verkoj estas originalaj en Chinio. En la halo eksponighas liaj pentrajhoj "Larmoj en trosekecaj jaroj": Ardas la suno sur la chielo, marasma kapro kushas sur la tero kun la okuloj fiksitaj al kalvaj arbidoj kaj el ghiaj okuloj fluas larmoj. Lia pentrajho forte tushis la rigardantojn.

     Tie eksponighas ankau lia alia pentrajho "Patrino sub la luno": Sub lunarko maljunulino kun kaptuko kaj en mongola robo tenas kamelon per shnuro. Shi portas korbon kun fekajho sur fera forko kaj malrapide iras hejmen post pashtado. Antau tiu pentrajho la hejmsopiraj turistoj senvole sentis triston en la koro.

Wanghuge-Jiletu kaj liaj sablaj pentrajhoj

     Wanghuge-Jiletu diris: "Mia hejmloko jam ne estas tia, kia antaue. Antaue la herboj altaj ghis miaj maleoloj jam dezertighis. Malaperis herboj. Ankau arbosheloj estis formanghitaj de kaproj, kaj ho ve, sablo atakas rekte Pekinon." De 2002 li faris 20 sablajn pentrajhojn, duone pri ekologia medio. Li diris malkasheme: "Mi faras tiajn pentrajhojn ne por profito, mi volas montri la malbonighon de la ekologia medio, por ke oni alte taksu la problemon pri ordigo de la dezerto."

    Li deziras doni pli da kontribuoj al plibonigo de la ekologia medio de sia hejmloko kaj propraokule vidis, ke la dezerto Tenggeli farighos verda kampo.