Por
eviti infektighon al la bredataj pandoj, la Esplora Centro de Pando-protektado
de Chinio en Wolong de sudokcidenta Sichuan-provinco planis grupo
post grupo transloghigi la bredatajn pandojn. La unua grupo el 16
pandoj estos transloghigita en septembro. Ili vivos en nova bazo
en Bifeng-valo en la sudo de Sichuan.
Nun
en la regiono chirkau la centro vivas 150 sovaghaj pandoj, chirkau
dekono de la totala nombro de la sovaghaj pandoj en Chinio. De 1991
ghis 2002 Chinio sukcesis generigi 58 pandidojn kaj 45 el ili nun
vivas. Nun la centro bredas 60 pandojn. Sed la grego estas granda,
dum la tereno ne estas sufiche granda, kio estas malutila al la
vivo, generado kaj sanprotektado de la pandoj. Post longa rezonado
oni decidis malgrandigi la gregon.
Nun
la nova bazo por pandoj estas en konstruado, kaj transportado de
la pandoj estas en planado.
|