Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 

 

 



Haltigo de konstruado de fervojo por protekti tibetajn antilopojn

    Kekexili en okcidenta Chinio 4500 metrojn super la marnivelo estas shtata naturparko. Tie estas la chefa vivloko de tibetaj antilopoj. Chiujare en junio kaj julio tibetaj antilopoj iras al Zonag-lago kaj Suna Lago en la norda parto de Kekexili por naski idojn, kaj en augusto ili kun la antilopidoj revenas al la suda parto de Kekexili. Nun ghuste estas tempo de ilia reveno. Por preteki tiujn amindajn bestojn Chinio haltigis la konstruadon de fervojo inter Qinghai kaj Tibeto, kiu estas grava konstruo por la lando. Kaj oni reordigas la trairejon por la bestoj, malpermesas sonorigi hupilon de autoj kaj kontaktighas kun lokaj best-protektejoj por ke tibetaj antilopoj povu reveni sanaj al sia hejmloko.