Horqin
estas la plej granda sabla loko de Chinio. Antau nelonge la Shtata
Forstokultura Administracio de Chinio deklaris, ke kiel la plej
fresha monitorado montras, la totala ekologio de Horqin nun tendencas
al plibonigho kaj chiujare la verdigita areo estas pli granda ol
la dezertigita je 50 mil hektaroj.
La
sabla loko Horqin kun areo de 5 milionoj da hektaroj kushas en Interna
Mongolio, Jilin kaj Liaoning. Sed 92% de ghi trovighas en Interna
Mongolio. Respondeculo de la kontrausabla departemento de la administracio
diris, ke dank' al praktikado de la projekto pri cedo de terkulturo
al arboplantado kaj bremso de sablaj fontoj che Pekino kaj Tianjin
la verdigo nun pli rapidas ol dezertigo en la areo de Horqin.
|