La
12-an de marto la Oficejo de la Arbariza Komisiono de Chinio informis,
ke en 2002 en la tuta lando 7.467 milionoj da hektaroj estis arbarizitaj.
Lau
"Bulteno de arbarizado de la china teritorio en 2002"
tiujare la arbarizita areo estis pli multa ol tiu de 2001 je 50.76%
kaj pli ol 90% de la arboj estas bone flegataj. Tio markis, ke la
rapideco kaj kvalito de la arbarizado rompis la rekordon.
En
2002 la china registaro asignis 26.5 miliardojn da juanoj al la
projektoj cedi kampojn al arbaro, protekto de natura arbaro kaj
traktado de la sabloshtorma fonto de Pekino kaj Tianjin kaj aliaj
3 gravaj projektoj. Arboj estis plantitaj sur 4.132 milionoj da
hektaroj, kiuj antaue estis kulturitaj kampoj kaj kalvaj montoj.
La 94.667 milionoj da hektaroj da arboj en la supra baseno de Yangzi-rivero,
meza kaj supra basenoj de la Flava Rivero kaj Interna Mongolio estis
bone protektataj.
La
bulteno diras ankau, ke ankorau ne komplete finighis la tendenco
de la china ekologia medio bonordigata nur en partoj kaj malbonighanta
en la tuto. Estas ankorau seriozaj la grunda erozio, dezertigho,
inundo, trosekeco kaj sabloshtorma katastrofo, kaj Chinio devas
daure penadi por pliigi la arbarizitan areon, levi ghian kvaliton
kaj plibonigi la ekologian medion.
Nun
16.55% de la china teritorio estas kovritaj de arboj kaj Chinio
planas levi tion al 26% en 50 jaroj.
|