Chen
Shoupeng estas prezidanto de la Societo pri Esplorado kaj Limigo
de Sablovento de Interna Mongolio. Li vivis en Interna Mongolio
dekojn da jaroj. Shanghigho de la tiea ekologia medio tre ghojigis
lin. Li diris: "En la pasinta jaro verdighis la kalva tero,
tamen la ekologia regreso ne radikale nulighis. Por konstrui la
belan hejmlokon ni devas fari multon. La china teritorio bezonas
pli da verdajhoj."
Li
opinias, ke oni devas konfesi, ke la tasko de la china popolo por
ekologia konstruado estas tre peza, char Chinio estas unu el la
landoj, kiuj suferas de serioza grunda erozio, kaj nun la arbaro
de Chinio konsistigas nur 4.6% de tiu de la mondo, dum ghia rezervokvanto
de arboj nur 2.9%. La dezertighinta areo estas 160 milionoj da hektaroj,
t.e. dezertighis kvinono de la china teritorio, kiu superis la totalan
areon de la chinaj kampoj. En la norda parto de Chinio centoj da
urboj estas atakataj de trosekeco.
Li
opinias, ke nun estas ankorau iuj seriozaj problemoj en la media
protektado kaj ekologia konstruado, t.e. manko de investo, malforta
koncepto pri media protektado, kaj malsuficho de laulegha bonordigo.
Por solvi tiujn problemojn oni devas ellabori planon por longa periodo.
|