La
china registaro ellaboris planon por konstrui bonhavan socion en
chiuj flankoj en la unuaj 20 jaroj de la nuna jarcento. Por plenumi
tiun taskon oni devas fari multe en la forstokultura ekologia konstruado.
Chen
diris, ke arbaro estas nemankigebla por konstrui la bonhavan socion
kaj ghi estas nemankigebla ankau por moderniga konstruado. En la
venonaj 50 jaroj Chinio pliigos sian ekologian konstruadon kaj beligos
sian teritorion. Nun la Mongola Altebenajho estas unu el la malmultaj
fontoj de sabloshtormo. Oni devas aktive partopreni internacian
kunlaboron por bonordigi la medion de la Mongola Altebenajho kaj
restauri la tiean ekologion.
S-ro
Ma Fu, vicestro de la Shtata Forst-administracio, diris: "En
2002 Chinio arbarizis 6.6 milionojn da hektaroj. La tuta china socio
levis sian koncepton pri arbarizado kaj preskau chiujn lokojn de
Chinio oni fervore arbarizas. En la pasintaj 5 jaroj la registaro
elspezis multe da mono por grandskala arbarizado. Nun la china teritorio
farighas pli kaj pli bela."
S-ro
Ma diris ankau, ke estas fakto, ke foje-foje okazas kontrauleghaj
arbohakado kaj chasado de sovaghaj bestoj kaj iuj civitanoj ankorau
ne plenumis sian devon pri arbarizado kaj la tuta socio devas daure
intensigi sian koncepton pri arbarizado.
|