Oni
rimarkis, ke en Pekino la chielo farighis blua, en la okcidento
de Chinio grasighis herboj kaj prosperighis arboj, kaj klarighis
akvo en la supra parto de Yangzi-rivero.
Menciante
la sukcesojn de la konstruado, oni ne forgesis ankau la ekologion.
Urbestro de Yan'an, okcidenta urbo de Chinio, diris, ke dank' al
cedo de terkulturado al arboplantado, la tero farighis verda.
Urbestro
de Yichun, norda urbo de Chinio, diris, ke dank' al protektado de
la natura arbaro plibonighis la tiea ekologio. En 2002 la areo kovrita
de arboj plimultighis je 10% ol tiu en 1998. Reaperis en la tiea
arbaro fazanoj, kapreoloj, cervoj kaj aliaj sovaghaj bestoj, kiuj
malaperis jam antau multaj jaroj.
Estro
de la Tibet- kaj Chjang-nacia Autonoma Subprovinco Aba de Sichuan-provinco
diris, ke dank' al protektado de la natura arbaro kaj cedo de terkulturado
al arboplantado, rimarkinde plibonighis la ekologia medio en la
supra baseno de Yangzi-rivero kaj rimarkinde reduktighis sablo enfluinta
en Yangzi-riveron. Antau 1999 post pluvego la akvo de Minjiang-
kaj Jinsha-riveroj tuj flavighis kaj klarighis post tuta semajno,
sed nun la klarigho bezonas nur 3 tagojn. Sole en 2002 Sichuan-provinco
arbarizis 310 mil hektarojn da tero.
Oni
antauvidis, ke en 2003 sablovento farighos malpli forta ol en la
pasintaj jaroj, kion oni atribuas al efektivigo de la supre menciita
politiko.
|