En
2002 s-ino Liao Xiaoyi, direktoro de la Medikultura Centro de Tervilagho,
Pekino, farighis mediprotekta konsilanto de la Pekina Organiza Komitato
por la 29-aj Olimpikoj kaj shi sin ekokupis pri ellaboro kaj efektivigo
de la plano pri Verdaj Olimpikoj. Junie de 2000, shi ricevis premion
Sofie en Norvegio kaj farighis la unika ricevinto de tiu premio
en tiu jaro. En la dekkelkaj jaroj kiel popola mediprotektanto shi
spertis kaj ghojon kaj malghojon. Shi diris, ke oni donis tiun premion
al chino kun granda espero, char hodiau la mediprotektado de Chinio
grave influos la perspektivon de la tuta homaro.
Liao
Xiaoyi fondis popolan premion Tervilagho per la 100 mil usonaj dolaroj,
kiujn shi ricevis. Shi deziris, ke pli da chinaj mediprotektantoj
ghuu la honoron de la premio Sofie kaj portu sur si la respondecon
pri china mediprotektado.
Shi
estas filozofia magistro. En 1990 shi laboris en la China Akademio
de Sociaj Sciencoj. Tiujare shia amiko diris al shi: "Mi malesperighis
pri la medio en la estonteco, char Yangzi-rivero farighos malklara
kiel la Flava Rivero. La homoj pereigos sin mem en la katastrofoj,
kreitaj de ili mem." Liao Xiaoyi diris: "La homaro posedas
fortan teknologion kaj certe solvos la problemon." "Kiamaniere?
Chu estas atesto?" Liao Xiaoyi fosis en la biblioteko de la
akademio, sed trovis neniun libron pri mediprotektado. Shi legis
artikolon, kie la autoro diris, ke se homoj daure detruos la teron,
ili do farighos senhajmaj. La vortoj korshiris shin. Shi diris:
"Ankau mi estis kulpa al la tero kaj mi devas korekti mian
eraron."
Shi
verkis artikolon "China industrio kaj ghia kosto por medio".
Edifite de televida programo, shi komencis verki televidan filmon
"Verda civilizacio kaj Chinio" por ke la mediprotektado
farighu komuna agado de la popolo. Sed neniu volis investi al ghi,
ke shi falis en embarason.
Komence
de 1992 shi kun la filino flugis al Usono por kunesti kun la edzo
kaj doktorighi. En Usono shi ricevis leteron de amiko, kiu diris
al shi: "Mi akiris monsumon. Chu ni povos realigi nian revon
pri verdeco, tion decidos via reveno." Shi reflugis al Chinio,
promesinte al la edzo kaj filino, ke post 3 monatoj shi revenos
al ili. En flughaveno de Pekino, kiam shi vidis la grizan chielon,
shi larmis. Shi diris: "Ni vivas sur la sama tero. Kial la
aero en Usono estas tiel fresha?" Shi estis humiligita pro
malglata spirado. Poste shi sciis, ke per la mono, kiun shia amiko
akiris, oni povas nur dungi videoregistriston kaj lui domon. Shi
devas mem redakti, prezidi kaj prepari la filmon. Shi intervjuis
30 ekologojn kaj plenumis la 60-minutan televidan filmon "Intervjuo
pri verdeco". Shi spertis grandan suferon. Sed ho ve! Neniu
televida stacio volis prezenti ghin. Maje de 1993 shi reflugis al
la edzo kaj filino kun rompita revo.
Shi
rezignis la revon pri doktorigho, sed daurigis la revon pri mediprotektado.
Usonano demandis: "Kial?" Shi respondis: "Al Usono
ne mankas doktoroj, sed al Chinio mankas mediprotektantoj."
Shi alighis al mediprotekta organizo de Usono kaj studis teorion
pri mediprotektado kaj cerbumadis pri la ebleco doni leghon pri
mediprotektado en Chinio. Foje shi vidis, ke en rubotraktejo oni
klasifikis la rubon. Shi demandis: "De kie vi lernis tion?"
"De Chinio, chu ghi nun ne klasifikas?" "Ne. Ghi
forbruligas." "Kial vi forlasis tiel bonan metodon?"
redemandis la usonano kun gapaj okuloj.
En
1995, antau la Kvara Monda Virina Konferenco, en Usono tre viglis
neregistara mediprotekta forumo. Liao rimarkis, ke virinoj konsistigas
grandan parton de la mediprotektantoj, kiuj organizis popolan societon,
destinitan por kontroli koncernajn leghojn kaj influi la parlamenton.
Liao estis refoje ekscitita de produktado de filmo. "Estos
tre bone, se mi vizitos virinojn pri mediprotektado kaj projekcios
la filmon en la virina konferenco por ke prestighaj virinoj de Chinio
sin okupu pri mediprotektado." En Novjorko, sidejo de UN, shi
audis la vochon de evoluintaj kaj disvolvighantaj landoj pri mediprotektado.
Shi serchis chinojn, sed ne trovis. Shi multe bedauris la silenton
de Chinio.
Shi
petis oficiston de UN helpi fari televidan filmon. Al lia demando:
"Pro kio vi faras tion?" shi respondis: "Char mi
amas tiun teron." Shi elspezis chiujn siajn enspezojn kaj dungis
lertan videoregistriston. En la dauro de 3 monatoj shi intervjuis
40 eminentajn virinojn pri mediprotektado.
Maje
de 1995 shi kaj shia filino revenis Chinion, kun la televida filmo
"Filinoj de la tero". Per la mono, akirita de shi internacie,
shi projektis televidan filmon "Mediprotekta tempo". Tiam
shi, kiel lerta filmisto, bone sciis, kiel shpari la monon. En la
dauro de pli ol unu jaro shi biciklis tien kaj reen en Pekino kun
registritaj diskoj redaktindaj.
En
la tempo, kiam shi renkontis grandan malfacilon en la filmado, alilanda
konsultigha kompanio informighis pri shia sinteza kapablo en filozofio,
ekonomiko, sociologio, ekologio kaj lerteco pri la china kaj angla
lingvoj kaj volis dungi shin kontrau alta salajro. Shia amiko konsilis:
"Prenu tiun laboron. Unue por la vivo kaj poste por la disvolvigho!"
Shi kapskuis: "Mi havas mian propran aferon." Marte de
1996 norvega chefministro vizitis Chinion kaj ricevis intervjuon
de Liao Xiaoyi. Tiamaniere shi finis sian redaktadon de "Filinoj
de la tero". Shi fondis la unuan chinan popolan mediprotektan
societon Medikultura Centro de Tervilagho en Pekino. La 22-an de
aprilo, 1996, kiam oni solenis la Tagon de la Tero, CCTV elsendis
la filmon "Mediprotekta tempo", kaj poste en la sama horo
chiuvendrede audighis shia vocho: "Ni havas nur unu vilaghon,
kie ni povas vivi, tio ja estas la Tero. Protekti ghian medion estas
devo de chiuj vilaghanoj."
Nun
shi povas diskonigi la sciojn pri mediprotektado per publikaj komunikiloj,
shi helpis ankau la loghkvartalojn, bazajn unuojn por mediprotektado.
De 1996 shi kaj shiaj kolegoj dedichis grandan energion al la teorio
kaj efektivigo pri verdaj loghkvartaloj kaj havas intiman kunlaboron
kun bazaj registaroj. Shi opinias, ke por konigi al la popolamasoj
la signifon de mediprotektado, oni devas profundigi ghin en la vivon,
en chiujn loghkvartalojn. Estas ghojinde, ke shia teorio pri "verda
vivo" kaj "verdaj loghkvartaloj" estas jam aprobita
de la registaro kaj socio. La Pekina Olimpika Organiza Komitato
engaghis shin en konsilado pri mediprotektado. Kaj shi aktive partoprenas
ellaboron kaj efektivigon de la plano pri Verdaj Olimpikoj. Shi
diris, ke la verdaj loghkvartaloj estas grava konsistiga parto de
Verdaj Olimpikoj lau la plano.
|