Unua-pagho>> Homaro kaj naturo>> Amikoj de la naturo

 

 

 

 


Rugha tajdo -- averto de maro

    Antau nelonge sur la Flava Maro de Chinio flosis grandareaj oranghkoloraj "fantomoj". Ili difuzighis en formoj de strio kaj rubando. Post du tagoj fortirighis la rughaj "fantomoj". Tio jam ne estis la unua fojo por tiu maro. Materialo de la Shtata Oceanologia Buroo de Chinio montris, ke en 2000 rugha tajdo aperis 28 fojojn en la maroj de Chinio. Oni antaudiris, ke de junio ghis septembro de 2001 estos kulmina tempo de rugha tajdo en la proksimaj maroj de Chinio.

De kie venis rugha tajdo?

    Rugha tajdo estas natura fenomeno estighnta pro multaj kialoj. Esplorado de specialistoj montris, ke homa aktivado estas unu el la gravaj kialoj de ofta apero de rugha tajdo.

    Eluzita akvo de industrio kaj malpura akvo de popola vivo de urboj rekte fluas en marojn, kaj granda kvanto da nitrogeno kaj fosforo kauzas tronutrecon de maroj kaj kreas medion por generado de vivajhoj de rugha tajdo. Grandkvanta generado de vivajhoj de rugha tajdo kauzas estighon de rugha tajdo.

    Kulturado de maraj produktajhoj estas alia kauzo de estigho de rugha tajdo. Fakulo montris, ke ech en la plej bona bredejo de salikokoj restas chirkau triono de la nutrajhoj. Nitrogeno kaj fosforo solvitaj en tiuj nutrajhoj estas fonto de poluo de proksimaj maroj. La poluo de mara bredado liveras taugan ekologian medion por vivajhoj de rugha tajdo, rapidigas ilian generadon kaj estigas rughan tajdon.

Damagho de rugha tajdo

    Zhao Wei, bredisto de fishoj damaghita dufoje de rugha tajdo, ekscitighis je mencio pri rugha tajdo. Li rememoris: "Difuzigho de la dua rugha tajdo shiris mian koron. Mi timas, ke rugha tajdo pereigos mian tutan posedajhon." En la rugha tajdo de 2000 liaj salikokoj unue malviglighis kaj poste rapide mortis. Li estis terure damaghita. Oni kalkulis, ke tiu rugha tajdo kauzis al la bredistoj de konkuloj che la Flava Maro de Chinio perdon de pli ol 10 milionoj da juanoj (1 usona dolaro egalas al 8.3 juanoj).

    Rugha tajdo aperis en la Orienta China Maro, la Suda China Maro, la Flava Maro kaj Bohai-maro. Statistiko de observado raportis, ke en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento rugha tajdo aperis 75 fojojn en la chinaj maroj, kaj en la 90-aj -- 234 fojojn. La areo de rugha tajdo kreskis de kelke da kvadrataj kilometroj al miloj kaj ech dek miloj da kvadrataj kilometroj, kaj la damaghitaj lokoj etendighis de apudbordaj maroj al chiuj maroj. La damagho kreskis de cent milionoj da juanoj al miliardo da juanoj. En 1998 grandarea rugha tajdo en maro proksime de la busho de Perlo-rivero dauris pli ol 30 tagojn kaj kauzis al fishindustrio damaghon de 400 milionoj da juanoj.

    Veneno de la vivajhoj de rugha tajdo transmisighas pere de nutrocheno kaj sufokas fishojn, salikokojn kaj konkulojn, kaj kauzas toksighon kaj ech morton de homoj kaj aliaj vivajhoj, kio detruas la medion de oceano. Rugha tajdo viskozigas la marakvon. Kiam la algoj de rugha tajdo mortas pro troa denseco, ili shanghas la koloron de maro kaj fiodorigas ghian akvon, kio grave influas la medion de oceano kaj serioze detruas la pejzaghon de turismaj lokoj che maroj.

Startigi oceanan mediprotektan inghenierajhon

    Ofta apero de rugha tajdo elmetis novan temon al la oceana mediprotektado de Chinio. Laudire projekto kontrau rugha tajdo estas lanchita. Unue, propagandi al la publiko la "Leghon de Oceana Mediprotektado" kaj atentigi la tutan socion pri mediprotektado. En la 1-a de julio apudmaraj provincoj kaj urboj jam dekretis malpermesi produktadon de lesivo entenanta fosforon. La celo estas malmultigi fosforon en la ellasita malpura akvo de la urboj kaj mildigi poluon al la maroj.

    Iuj entreprenoj ellasis en maron venenan kaj poluitan akvon kaj ripetadis la damaghon, kaj pro tio justicaj fakoj punis tiujn entreprenojn kaj fermis 17 el ili. Komencighis la laboro de observado, prognozo kaj regado de rugha tajdo en Bohai-maro. La Shtata Oceanologia Buroo establis specialan institucion kaj kontraukatastrofan reton partoprenatan kaj de la shtata organo kaj lokaj registaroj kaj de specialistoj kaj ordinaraj popolamasoj. Multaj metodoj estas uzataj en observado de la maroj kaj en prognozo pri oceanaj katastrofoj por moderigi ekonomian damaghon pro rugha tajdo kaj protekti la sanon de la popolo.