LEGENDA SORTO
En
la naturo la elafuroj evoluis 2 milionojn da jaroj, tamen ilin ekkonis
la biologoj malfrue. En iu autuna tago de 1865 franca muzeologo
kaj misiisto Pere Armand David esploris bestojn kaj vegetalojn en
la suda antauurbo de Pekino. Li hazarde rigardis internen de la
imperiestra ghardeno kaj miris: tie estas amaso da strangaj bestoj.
Li ne komprenis, kial tiaj bestoj vivas ekskluzive en la imperiestra
ghardeno.
Li ne sciis,
ke la elafuroj estis simbolo de la china imperiestreco, kaj ghuste
pro tio, ili ankorau povis vivi en la imperiestra ghardeno, kiam
la aliaj pereis.
La elafuroj
vivis en marchoj en la basenoj de Yangzi-rivero kaj la Flava Rivero.
Ili, herbovoraj, havas grandan vivipovon. La fortaj, belegaj kornoj
de la virelafuroj falas vintre kaj rekreskas printempe kaj tio kongruas
kun la sezona alterno. Antikvuloj supozis, ke tio estas la volo
de la chielo, kaj rigardis ilin bonauguraj bestoj. La suverenoj
opiniis, ke ankau ilia suvereneco, kiel la elafuraj kornoj, estis
donita de la chielo, kaj deziris, ke ilia imperiestreco dauru senfine
kiel la elafuraj kornoj, tial chiujare en la tagoj, kiam estis rekreskantaj
la elafuraj kornoj, la imperiestroj eliris el sia palaco por rigardi
kreskadon de novaj kornoj. Regho Wen de Zhou-dinastio (11-a jc.
a.K.) konstruis ghardenon che rivero por teni elafurojn kaj trumpetis,
ke li ricevas la suverenecon de la chielo. Regho Xuan de Qi-regno
(319 a.K. -- 301 a.K. sur trono) publikigis leghon "mortigi elafuron
egalas al hommortigo" kaj de tiam en la imperiestraj ghardenoj bredado
de elafuroj heredighis de generacio al generacio. Mal grau
chio chi tio sovaghaj elafuroj komplete malaperis en Ming-dinastio
(14-17-a jc.) pro mortigo de la bestoj kaj malapero de la marchoj
en la meza baseno de Yangzi-rivero.
En la tago, kiam David
vidis tiujn elafurojn, scivolemo forte tiklis lin kaj li foje refoje
proksimighis al la ghardeno, ekster kiu li longe promenadis kaj
ne volis foriri. Finfine venis la shanco: en iu obskura nokto li
subachetis gardiston per 20 taeloj da arghento kaj akiris kompleton
da felo kaj ostoj de elafuro. Li poshte sendis ilin al Parizo. Post
ekzameno fakuloj venis al la konkludo, ke tio estas nova besto neniam
antaue konata de europanoj.
La afero faris
sensacion en Europo. Siatempe Chinio trovighis en la lasta periodo
de la feuda socio kaj estis ege malforta. Kiam la okcidentaj agresantoj
sin trudis al Pekino, la kaduka Qing-kortego ne havis forton ech
defendi sian suverenecon, la elafura ghardeno do estis komplete
prirabita kaj la elafuroj malaperis sur la china teritorio.
La forportitaj
elafuroj mortis unu post alia en Europo pro tio, ke ili ne akomodighis
al la loka medio. Tiam estis la 11-a Duko de Bedford, kiu achetis
la elafurojn vivantajn en diversaj lokoj de Europo kontrau granda
monsumo kaj translokis ilin en fekundan ghardenon de Woburn-abatejo.
Dank' al tio la chinaj elafuroj ekhavis kondichojn por daurigi sian
vivon. En la Dua Mondmilito la nombro de elafuroj atingis 255.
REVENIS LA ELMIGRINTOJ
La 24-an de augusto
1985 aviadilo kun amikeco inter la china kaj brita popoloj transportis
22 elafurojn en Pekinon. La mastro de la brita abatejo, kie vivis
la elafuroj, diris: "Revenigi la elafurojn hejmen havas ekstreme
gravan signifon kaj por mi kaj por mia familio." Ankau la Specio-defenda
Komisiono de la Monda Natur-protekta Unio donis al tio grandan atenton.
Nanhaizi
en la suda antauurbo de Pekino estas granda lago kun klara akvo
vualita de nebulo, kie prosperas salikoj kaj kantas birdoj. Ghi
estis paradizo de la elafuroj kaj ankau la loko, kie ili malaperis.
Nun la elmigrintoj revenis al la loko de siaj prapatroj, rapide
kuris kaj malaperis en la densa arbaro. En mallonga tempo ili alkutimighis
al la lokaj medio kaj klimato. Chiutage ili libere serchas manghajhojn,
gaje blekante. Ili farighis sanaj kaj fortaj en la hejmloko.
En
la sekvanta somero la elafuroj eniris en la tempon de seksardo.
Por gajni elafurinon la virelafuroj sin jhetis en kuelan batalon
kaj la kornoj kompreneble farighis nemankigebla batalilo kaj objekto
por paradado. Post kruela kornobatalo la venkinto prenis herbojn
per paro da kornoj kaj iris al lagbordo, akompanate de multaj elafurinoj,
kaj che la akvo ili ekvivis poligamian vivon kaj kune plenumis la
sanktan produktadon, dume la venkitaj virelafuroj povis nur atendi
la venontan jaron. Tiu batalo montras la naturan optimumselekton.
En tiu periodo la virelafuroj malgrasighas kaj ilia pezo reduktighas
je ch. triono.
Por
ke la elafuroj estu fortaj kiel eble plej rapide, oni portas fajnan
furaghon al la ghardeno, char la pli ol 60 hektaroj da marcho ne
povas kontentigi la bezonon de la elafuroj precipe en vintro.
|