Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 


 

 


 

 

 

 



Paradizo de tigroj kaj ursoj

de WANG HANPING

    En la nuna jarcento la homoj tro multe ekspluatis arbarojn kaj ege malpliigis la vivspacojn de tigroj, kaj plie, dum longa tempo oni arbitre chasis ilin. Chio chi kauzis rapidan malpliighon de tigroj. Nun en la tuta mondo vivas nur ch. 3000 tigroj. Ni prenu la sudchiniajn tigrojn kiel ekzemplon. En la 50-aj jaroj ilia nombro estis granda, sed lau enketo farita antau kelkaj jaroj, restis nur 20 sovaghaj sudchiniaj tigroj, se kune kun la samspeciaj tigroj vivantaj en diversaj zooj, ilia totala nombro ne superas 80. El tio vidighas, ke la tigroj estas pereontaj.

    Por protekti la tigrojn kaj aliajn rarajn bestojn s-ro Zhou Weisen, prezidanto de la kompanio (grupo) Xiongsen, Hongkong, fondis Vilaon de Tigroj kaj Ursoj en sia hejmloko, Nanping, Guangxi-a Ghuang-nacia Autonoma Regiono, en 1993. Ekde ghia fondigho la Shtata Forsta Buroo donas al ghi grandan helpon kaj donacis al ghi 19 tigrojn, kiuj naskis en la sekvantaj 4 jaroj 73 tigridojn, el kiuj nun vivas 62.

    Komence de 1997 la vilao, multe helpata de la forstaj departementoj de la Guangxi-a Ghuang-nacia Autonoma Regiono kaj tiu de la centra registaro, translokighis en la pitoreskan chirkauurbon de Guilin kaj poste fondighis bazo de scienca esplorado kaj produkto de felisoj sub la Guangxi-a Centro por savi la pereontajn rarajn bestojn. En unu jaro kaj duono ghi reproduktis 42 tigrojn kaj 70 ursojn. Post 2 jaroj la Internacia Best-ama Fonduso kaj Internacia Asocio por Protekti Sovaghajn Bestojn ekspertizis la vilaon, kovrantan pli ol 500 000 kvadratajn metrojn, kiel la plej grandan bazon en la mondo por scienca esplorado, generado, sovaghigo kaj rigardado de tigroj kaj brunaj ursoj.

    En la vilao nun estas 4 subspecioj da tigroj, t.e. nordorient-chiniaj tigroj (siberiaj tigroj), sudchiniaj tigroj, bengalaj tigroj kaj blankaj tigroj el Usono. Nun tie vivas jam entute 130 tigroj. En la vivejo de tigroj estas akushejo, sovaghigejo kaj multaj kaghoj. Chirkaue estas gazono kun areo de 60000 kvadrataj metroj, kie la tigroj povas libere movighi, dume la homoj iras ekskluzive en la koridoro shirmita de kradoj.

    La aliaj grandaj bestoj en la vilao estas brunaj ursoj. Nun tie vivas 300 ursoj. Tie estas akushejo de ursoj kaj ekologiaj lokoj 48000 kvadratajn metrojn vastaj. La brunaj ursoj, stultetaj kaj amindaj, povas kapti pomojn de sur hokstangoj enetenditaj de turistoj ekster la krado. Krome, tie vivas ankau leonoj, leopardoj, serpentoj, simioj, birdoj kaj aliaj protektataj raraj bestoj.

    Por efike protekti kaj generi la rarajn sovaghajn bestojn, la vilao dungis aron da fakuloj. Pro rapida kresko de la nombroj de tigroj kaj ursoj kaj por preventi la sangmiksighon kaj malsanojn, en 1998 la vilao kaj du famaj institutoj starigis scienc-esplorajn rilatojn. Ghi petas profesorojn fari la urghe bezonatan sciencan esploron. Nun la vilao estas scienc-esplora bazo de la Nordorienta Forsta Universitato en studo de sovaghaj bestoj. Dank' al penado de la fakuloj kaj vilaaj laborantoj ghi jam havas volumon da scienc-esploraj dokumentoj. Tie oni sukcese kuracas tigran anemion kaj faris cezaran operacion por sudchiniaj tigroj, kio vekis publikan atenton. Tie starighis ankau DNA-banko de tigroj. Kunlabore kun la Nordorienta Forsta Universitato kaj la Shtata Forsta Buroo la vilao faris genealogion de DNA-nivelo de tigroj kaj metis bazon por gena genealogio de diversaj subspecioj de tigroj.

    Lau rapideco de tigra produktado la nombro de tigroj atingos 500 en la 2000-a jaro kaj 1000 en la 2005-a. Oni sovaghigos la tigrojn cele rehavigi al ili la naturan sovaghecon. Se estos tauga natura medio, la vilao efektivigos sian planon, t.e. forlasi ilin en la naturon.