En
la mondo estas 4 chefaj travintrejoj de cignoj kaj sole en Chinio
estas du. Unu estas la cigna lago Bayanbulak en Xinjiang kaj la
alia estas en Rongcheng de Shandong-provinco.
Mastro
de la cigna lago
Yuan
Xueshun estas "mastro" de la cigna lago en Rongcheng,
Shandong-provinco. Ekde 1975 li estas protektanto de la cignoj.
En la pasintaj 26 jaroj li savis entute 300 cignojn.
Antaue
Yuan entreprenis riparejon de elektraj aparatoj kaj kumulis fotadon
kaj videoregistradon. Li helpis kaj savis cignojn memvole. Autune,
kiam flugis en lian hejmlokon la unuaj cignoj, li do ne havis tempon
por prizorgi sian entreprenon. Li eldomighis frue kaj revenis hejmen
malfrue por gardi che la lago. Rimarkinte malsanan cignon, li savis
ghin. Li ofte saltis en akvon profundan ghis la talio por savi cignon
kaj pro tio li eksuferis de serioza gastrospasmo kaj lumbalgio.
Lia
savado de cignoj influis lian entreprenadon. Li elspezis multe por
prizorgi la cignojn. La cignoj manghis multe kaj elekteme, li do
achetis por ili lakton, rizon, arakidnukson, legomojn kaj fruktojn
por ili.
Por
havigi al si materialojn koncerne la travintrantajn cignojn kaj
iliajn vivkutimojn, Yuan achetis videoregistratoron kaj fotilon
kaj faris multe da fotoj kaj filmoj pri la cigna vivo. Por acheti
tiujn ekipajhojn li vendis siajn televidilon kaj aparaton de VCD.
Li
achetis ankau multe da eldonajhoj pri birdoj kaj atente studis pri
la cignoj. Li ofte observas cignojn kaurante plurajn horojn surtere
kaj auskultas la birdan bekadon. Foje li provis per la cigna kanto
konsoli malsanan cignon. La surprizita cigno sin jhetis al lia sino
post 2 horoj.
Li
portis grizan veston vintre kaj somere. Li diris, ke kun tiaj vestoj
oni povas facile proksimighi al la birdoj. Li dividis la ghojon
kaj malghojon kun la cignoj. Li faris chion por la birdoj kaj lia
hejmo farighis tiu ankau de cignoj.
Nun
en lia hejmo vivas 6 malsanaj cignoj, el kiuj 3 resanighis kaj la
aliaj 3 kriplighis je flugiloj au piedoj kaj neniam plu flugos.
Li sin preparas por sendi la resanighintajn cignojn al Bayanbulak,
por ke pli da homoj alighu al protektado kaj savado de cignoj.
|