Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 


 

 


 

 

 

 



Bela pejzagho che la rivero Songhua

    En vintro, kiam vi venas al la Insulo de Prujna Nebulo en la urbo Jilin en la nordoriento de Chinio, vi povas vidi miraklan pejzaghon: Frumatene, kiam la matena krepusko levas la nebulan vualon, vi vidas, ke la arboj apud Songhua-rivero estas peze tegitaj de arghenta prujno. La tegitaj arboj similas al blankaj nuboflokoj kaj negha ondo.

    Ambauborde de la rivero prospere kreskas arboj kun granda krono, sur kiuj la vaporo de la neniam glaciighanta rivero prujnighas renkontante malvarman aeron. Lau meteologio tia fenomeno estas nomata prujna nebulo.

    La lokanoj nomas tian fenomenon "arbopendajho" dividita en grajnforman kaj kristalan tipojn. Grajnforma prujno estas masiva, dum la kristala kompare loza. Prujna nebulo de la loko estas kristala. Tion formas la originalaj geografiaj kondichoj de la loko. En la urbo estas hidroelektrejo, kaj akvo ellasita de la elektrejo konservas varmon. Krome la falakvo estas longa, la fluo en la rivero rapida, la temperaturo de la akvo alta, tial la akvo en la 75-kilometra riverparto malsupre de la elektrejo neniam glaciighas. Kiam la temperaturo de la aero falas ghis 25OC, vaporo super la rivero shvebas longan tempon. En necesaj kondichoj de atmosfera premo, temperaturo kaj ventodirekto, vaporo koagulighas sur la arboj kaj formas prujnan nebulon. La fenomeno de prujna nebulo dauras de la mezo de novembro ghis marto kaj aprilo.

    Prujna nebulo estas rigardinda pro sia mirinda imponeco. Por plene percepti ghian belecon, oni devas rigardi nebulon en nokto, pendajhojn en mateno kaj florfaladon en tagmezo.

    Ch. la 22-a horo, sur Songhua-rivero levighas vaporo pli kaj pli densa. Fine densa nebulo plene kovras la riveron kaj movighas al ambau bordoj.

    En mateno oni povas vidi pendajhojn sur arboj. La vergoj de salikoj kaj la foliaroj de pinoj, kiuj estas tegitaj de arghenta krusto, similas al belaj krizantemoj. Kiam levighas la suno, la pendajhoj rebrilas en la sunlumo. Oni sentas sin kvazau en fea mondo. La tagoj de prujna nebulo certe estas serenaj kaj la aero tre fresha.

    Ch. la 10-a horo matene la pendajhoj defalas kaj la kristalajhoj de la pendajhoj flugas en aero kiel negho. En sunlumo ili formas multkoloran kurtenon.

    La Insulo de Prujna Nebulo estas plej tauga loko por ghui la belan scenon. Ghi estas malpli alta ol la urbo kaj ghin chirkaufluas la rivero. Varma kaj malvarma aero renkontighas tie kaj preskau chiutage formas prujnan nebulon.

    Prujna nebulo donas al Jilin printempon en vintro kaj envicighas inter la kvar naturaj miraklaj spektakloj, paralele kun la montoj kaj rivero de Guilin, la shtona arbaro de Yunnan kaj la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero.