Lau
plano de la ghardenistika departemento sub la pekina registaro chiu
urbano de Pekino havos verdajhan areon de 15 kvadrataj metroj en
2007 kaj tiu en la urbocentro 6 kvadratajn metrojn.
"Verdaj
olimpikoj" estas unu el la fundamentaj konceptoj por la Pekinaj
Olimpikoj en 2008. Por realigi tiun celon Pekino plenumos 9 verdigajn
projektojn en la venontaj 6 jaroj.
Lau
la plano en la venontaj 5 jaroj en la antauurbo de Pekino chiujare
aperos 1-2 novaj verdigitaj lokoj de pli ol 10 mil kvadrataj metroj
kun arboj kiel la chefa planto por plibonigi la ekologian kvaliton
de la urbocentro.
Ambauflanke
de la 4-a rondshoseo de Pekino aperos po unu verda zono kun totala
areo de 1.3 mil hektaroj. Ambauflanke de la 5-a rondshoseo aperos
po unu verda zono 100 metrojn largha. Che la ekspresa vojo al la
Chefurba Aerodromo aperos pli largha verda zono, tiel ke la verdajha
areo pliighos je 100 hektaroj. Lau la normoj de Chang'an-strato,
oni verdigos 255 stratojn en la urbaj kvartaloj. Che la kanalo inter
Gaobeidian kaj la Somera Palaco 42.2 km. longa aperos altkvalita
verda pejzagho.
Tiu
grandioza verdiga projekto estos realigita en kelkaj periodoj. La
unua periodo finighos en 2005, kaj tiam 40% de Pekino estos verdigitaj.
|