Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 


 

 


 

 

 

 



Por auroro de la ekologia civilizacio

    En Chinio, kiam oni parolas pri granda pando kaj blankkapa presbito, oni ofte mencias profesoron Pan Wenshi, doktorigan instruiston de la Vivologia Akademio sub la Pekina Universitato kaj mondfaman specialiston pri tiuj du raraj bestoj.

    En 1979 pro grandarea disflorado de sinarundinario (Sinarundinaria nitida), speco de bambuo, grandaj pandoj perdis manghajhojn kaj multaj el ili mortis de malsato. En 1980 prof. Pan Wenshi organizis internacian kunlaboran grupon, kiu faris 4-jarajn observadon kaj esploradon al sovaghaj pandoj en la Naturparko Wolong, Sichuan-provinco. Li prezentis raporton al la registaro kun celo intensigi esploron pri sovaghaj pandoj kaj ilin protekti. Li diris, ke la plej bona metodo por protekti la grandajn pandojn estas lasi ilin en la naturon, sed ne bredi ilin en kaghoj. La koncerna departemento akceptis lian proponon kaj iom post iom efektivigas ghin.

    Marte de 1985 Pan kaj liaj 3 studentoj komencis spuri, observi kaj esplori grandajn pandojn vivantajn sur la suda deklivo de Qinling-montaro, okcidenta Chinio. Ilia laboro dauris 4 jarojn. Dank' al la senlaca penado Pan finfine gajnis konfidon de pando nomata Bela, tiel ke li povis observi ghin kun nenia sinkasho. Pro tio li farighis la unua sciencisto, kiu observis la tutan proceson de la nasko de suspektema pando, sub komplete naturaj kondichoj. Post tio li plurfoje gvidis siajn lernantojn observi la trajtojn, vivmedion, vivpremon, dangheron kaj genetikon de la grandaj pandoj sur altaj montoj en la meza kaj suda Chinio kaj registris la findindajn donitajhojn pri iliaj translokigho, seksardo, parigho, nasko kaj sercho de manghajhoj. Li la unua malkovris la socian strukturon, agmanieron kaj parighon de la sovaghaj pandoj kaj unuafoje trovis, ke la plureco de senoksidigita ribonukleata acido (DNA) de granda pando ankorau ne montris samsangan parighon kaj konigis la mondon, ke la grandaj pandoj ankorau ne eniris en sakstraton de la natura evoluo. Pro siaj grandaj atingoj en la esplorado li akiris 10 premiojn chinajn kaj internaciajn. Li mem farighis mondfama specialisto pri grandaj pandoj.

    En la pasintaj dekkelkaj jaroj aro da junuloj sin vicighis inter la esplorantoj gvidataj de Pan. Por kontinue esplori kaj registri la naskon de granda pando autune kaj vintre de 1994, 1995 kaj 1996 ili pasigis pli ol 5 monatojn chiujare en grotoj sur sovagha monto. Chiufoje, rememorante tiujn tagojn, Pan ne povas regi sian emocion. Li neniel povas forgesi la tagon marte de 1985, kiam 21-jara esploristo Zeng Zhou falis de klifo kaj mortis pro spurado de la pando.

    Dank' al protektado, nun jam mildighis la premo al vivo de la grandaj pandoj en Qinling-montaro. Samtempe kun tio li konstante esploris pri la socia ago de primatoj, tre proksimaj al la homoj, por pli bone konigi aktivadon de la grandaj pandoj. Li portempe chesigis sian esploron pri la grandaj pandoj en Qinling-montaro kaj sin turnis al esploro pri la blankkapaj presbitoj, alispeca rara animalo en Guangxi, suda Chinio. La blankkapaj presbitoj estas animaloj vivantaj duone sur arbo kaj duone en groto en tropika zono. Nun en la tuta mondo estas nur 700 tiaj presbitoj, kiuj vivas senescepte en Guangxi.

    En 1997 kune kun siaj lernantoj Pan Wenshi fondis esplor-bazon de blankkapaj presbitoj en Chongzuo-gubernio, Guangxi, Chinio. Kompare kun esploro en Qinling-montaro, chi-foje li donis pli grandan atenton al sercho de metodoj por radikale solvi la ekologian krizon. Unuflanke li observis kaj esploris pri la geografia situo de la blankkapaj presbitoj, kvanto de la grupoj kaj ilia reproduktigho, gvidante la sciencan esplor-grupon, kaj aliflanke senlace propagandis mediprotektadon al la lokaj kamparanoj kaj plibonigis iliajn vivkondichojn. Oktobre de 1999 en Usono li ricevis premion de 50 mil usonaj dolaroj pro sia protekto de sovaghaj animaloj kaj post nelonge 100 mil juanojn kiel alian premion de mediprotektado. Li decidis asigni tiun sumon por popularigi uzon de metano en du vilaghoj, kiujn frekventas blankkapaj presbitoj, por ke la lokanoj ne plu bruligu lignon kaj rezervu la arbaron al la animaloj. Lia malavara mondonaco estis rekompencita. La loka registaro fermis shtonhakejon, kie vivas la blankkapaj presbitoj. Nun la tieaj kamparanoj donas grandan atenton al mediprotektado. Tie la shtelchasado estis fundamente bremsita. Iuj, kiuj antaue kontrauleghe chasis rarajn bestojn, nun deadmonis aliajn de la chasado kaj resendis la vunditajn simiojn en la naturajn sovaghejojn. La loka registaro kategorie malpermesas la tradician produktan metodon forbruligi sovaghajn herbojn por ekspluati la teron. Protekto de la ekologia medio jam profundighis en la homan koncepton.

    Junie de 2001 la esplorgrupo, gvidata de Pan, ghoje rimarkis, ke en lia esplorbazo kun areo de 20 kvadrataj kilometroj, nun viglas 212 blankkapaj presbitoj, sed en 1997 estis malpli ol cent. La alia ghojiga afero estas, ke baldau realighos lia deziro racie utiligi la tiean karstan fizionomion kun blankkapaj presbitoj, por krei novan mediprotektan turismon por ekonomia disvolvigho.

    Pan diris: "Mi opinias, ke la nuna embaraso de la vivo de sovaghaj animaloj estis kauzita de la industria kaj agrikultura civilizacio dum miloj da jaroj. La homoj estas kapablaj krei novan civilizacion por helpi ilin liberigi sin el la embaraso por atingi la harmonian kunekziston de la homoj kaj naturo. Mi nomas tion mediprotekta civilizacio. Li diris ankau: "Mi jam vidis auroron de la ekologia civilizacio."