La
Naturparko Marcho Jiuduansha situas che Shanhajo. Ghi, aluvia malprofundajho,
konsistas el tri partoj. Kun areo de 11.5 mil hektaroj ghi estas
ligita kun Yangzi-rivero kaj rigardas al la Orienta China Maro.
Sur telesensa satelita foto ghi similas al bela ora fisho che la
busho de Yangzi-rivero.
Jiuduansha
estas rigardata kiel la lasta virga tero en Shanhajo. En la lastaj
jaroj chinaj biologoj kaj ekologoj faris longatempan sciencan esploradon
en tiu loko kaj la proksima maro. Nun ili jam konas abundon da animaloj
kaj vegetaloj. Tie vivas 167 specioj da fishoj, 231 specoj da planktonoj,
15 specoj da marfundaj animaloj, 44 specoj da birdoj kaj 13 specoj
da altklasaj plantoj.
Tie
kreskas chefe fragmitoj kaj herboj, vivas granda kvanto da chinaj
anchovoj, acipenseroj kaj perchoj, kaj japanaj kraboj. Tie vivas
ankau multspecaj birdoj, kiaj malgrandaj cignoj kaj nigraventraj
kalidroj. Printempe kaj autune tie haltas multege da migrobirdoj.
Tie estas loghloko de sovaghaj anasoj, gruoj kaj kalidroj, protektataj
de la shtato. Tie estas ankau fishidejo, kovejo kaj restadejo de
multaj gravaj birdoj.
Marte
de 2000 la shanhaja registaro decidis fondi tie marchan naturparkon
Jiuduansha kaj koncernan administracion kaj scienc-esploran grupon.
Post pli-ol-unu-jara enketado oni prezentis detalan proponon kaj
planon por konstrui la naturparkon.
Lau
la plano oni difinos kernan areon kun 240 hektaroj, kiu ampleksos
chefe la flauron de la meza kaj malsupra partoj de la loko kaj proksimmaraj
regionoj, kaj che la rubanda regiono ekstere de la kerna areo difinos
bufrozonon kun areo de 68 hektaroj. En la areo de tiuj 300 hektaroj
estos malpermesate chasi birdojn, kapti fishojn kaj fari chiujn
aliajn ekonomiajn aktivadojn por protekti la kompletecon de la malprofundajha
flauro kaj ekologia sistemo. Ekstere de tiuj du regionoj oni difinos
eksperimentan lokon kun 220 hektaroj kaj tie malsovaghigos birdojn,
bonrasigos akvoproduktajhojn kaj faros aliajn sciencajn aktivadojn
kaj ekologian turismon.
Jiuduansha
estas riverbusha marcho. Ghi estas loko valora por esploro pri la
kreskajha evoluo kaj diverseco de la kreskajhoj.
|