Unua-pagho >> Homaro kaj naturo >> Naturparkoj

 

 

 

 


 


Yunnan richa je interesaj arboj

de FENG ZHIZHOU kaj WANG YONG

    Yunnan-provinco en la sudokcidento de Chinio estas nomata "Vegetala Regno", char tie kreskas ne nur vegetaloj de sennombraj specoj, sed ankau multaj tre raraj arbospecoj.

    Tie chiu speco de maljunaj arboj havas propran devenon. Ekzisto de multaj sovaghaj, transiraj kaj kulturataj antikvaj tearboj montras, ke Yunnan estas centro kaj chefa naskighloko de grandfolia teo de la mondo. Mistera onidiro pri antikva piceo montras, ke ghi estas bona origina arbospeco. La primitiva arbaro kun parashoreoj kiel marko estas rigardata de natursciencistoj kiel viva specimeno.

    Dum longa tempo la famaj antikvaj arboj estas portantoj de longhistoria folkloro de nacimalplimultoj de Yunnan kaj materiaj atestajhoj por esplorado pri la historio de la nacioj kaj iliaj religioj. Tiuj arboj estas protektataj kaj respektataj de religiuloj kaj popolanoj kiel sanktaj, budhaj, diaj, kultaj kaj prapatraj arboj. Dank' al tio ili estas bone zorgataj. En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento la registaro de Yunnan-provinco difinis 1604 antikvajn arbojn protektendaj de la provinco.

Piceoj de Lijiang

     En la Picea Teraso de la rezervejo de la negha monto Yulong en Lijiang-gubernio kreskas picearo. Unu el ili altas 40 metrojn kaj ghia brusta diametro estas 175 cm. Ghi aghas jam 520 jarojn, sed kreskas prospere.

    La ligno de piceo estas malpeza, kun vejnoj rektaj kaj delikataj, kaj tre tauga por fari muzikilon kaj aviadilan instalajhon. Krome ghi estas materialo por altklasa papero. Piceo de Lijiang shatas lumon, sed povas elteni senlumecon kaj malvarmon. Ghi kreskas malrapide. La Picea Teraso situas en absoluta alteco de 3270 metroj. La loko estas malofte ghenata kaj la arboj havas bonan medion por la kreskado.

Yunnan-a taksuso

     En Yunhua-vilagho de Tengchong-gubernio kreskas Yunnan-a taksuso, kiu aghas pli ol 600 jarojn, altas 38 metrojn kaj ghia brusta diametro estas 190 cm. Ghi estas la plej granda taksuso de Chinio. La arbo estis zorgeme protektata de la vilaghanoj dum centoj da jaroj. Ili masonis chirkau la bazo de la arbo malaltan chirkaubarilon el lafoj.

    Yunnan-a taksuso estas originala arbospeco de Chinio kaj unuaklasa protektenda vegetalo de Chinio. Ghia ligno havas belajn vejnojn kaj fajnan kvaliton kaj estas tauga por fari ornamajhojn, meblojn, muzikilojn k.a. El oleo de ghia semo oni faras sapon kaj lubrikajhon.

Tamariko

    Tamariko estas alinomata avalokiteshvara saliko au tri-printempa saliko. En la Glazurita Halo de Baisha-vilagho de Lijiang-gubernio kreskas tamariko de pli ol 500 jaroj. Ghi altas 8 metrojn kaj estas la plej maljuna tamariko en Chinio. Ghi havas du trunkojn kaj unu el ili havas brustan diametron de 100 cm.

    En la halo estas fresko de Ming-dinastio (1368-1644). La freskoj temas pri budhismo, lamaismo kaj taoismo. La loko estas kultura restajho protektata de la provinco. Ghi estas ankau fama turisma loko.

    Tamariko povas elteni alkalon kaj sekecon kaj taugas por kontrausabla arbaro.

Elefanta banjano

     La Elefanta Banjano altas 28 metrojn kaj aghas 500 jarojn. Che la bazo de la trunko elkreskas enaeraj radikoj, kiuj formas la figuron de elefanto, tial la arbo ricevis la nomon. La arbo kreskas apud la korto de la administrejo de la rezervejo de Mengyang de Jinghong kaj estas vidindajho en tiu turisma loko. La arbo estas protektata de la provinco.

Taiwania flousiana Gaussen

     La arbo de 1100 jaroj kreskas en la Avalokiteshvara Templo en la Granda Luoyiping-vilagho de Tengchong-gubernio. Ghia brusta diametro estas 271 cm. La malsupra parto de ghia trunko jam kavighis pro putrigho kaj povas enteni 5 homojn. La arbo estis multfoja atakata de fulmo, sed la krono ankorau estas prospera. La lokanoj rigardas ghin dia arbo kaj starigis en la kavo nichon por kulto. Taiwania flousiana Gaussen estas unuaklasa protektenda vegetalo de Chinio kaj tiu arbo estas protektata de la provinco.

    Taiwania flousiana Gaussen estas tre valora postrestinta vegetalo. Ghia ligno havas belajn vejnojn, donas agrablan odoron kaj estas tre tauga por fari altklasajn meblojn.

Stupao en arbo

    En la Unua Elementa Lernejo de la urbo Luxi kreskas maljuna budha arbo, kies trunka bazo enkrampis malgrandan stupaon de hinajano. La arbo havas prosperan kronon kaj dikan trunkon.

    La stupao estis konstruita en 1748. Eble birdo postlasis semon sur la stupao kaj la semo burghonis kaj kreskis en grandan arbon. Iom post iom la trunko envolvis la stupaon, kio multe interesis la rigardantojn.