|
Aviadilo
surterighis proksime de incendio
|
|
Incendio
|
|
Batalo
kontrau incendio
|
La
Yunnan-Guizhou-a Altebenajho, Sichuan-baseno, Hengduan-montaro kaj
parto de la Qinghai-Tibeta Altebenajho estas loko kun kompleta ekologia
sistemo kaj abundaj ekologiaj richfontoj. Tie prosperas primitiva
arbaro, kiu kovras 28.34 milionojn da hektaroj, kaj pro tio ghi
estas unu el la gravaj arbaroj en Chinio.
Por
bone konservi la gravajn ekologiajn richfontojn, oni difinis protekton
kontrau incendio kiel unu el la plej gravaj laboroj en la loko.
La Ghenerala Stacio de Aviada Arboflegado en sudokcidenta Chinio
ludas gravan rolon por tio. Ghi estas kontraufajra institucio de
la shtato, naskighinta en 1961. En la pasintaj jaroj, por levi la
efikon de la arbara fajrimunado, la Shtata Forsta Administracio
fondis centron por reguligi la kontraufajran laboron en la loko,
centron de satelita kontrolo de la arbara incendio en Sudokcidento
de Chinio kaj centron por kontraufajraj materialoj. Dank' al chio
chi tio la kontraufajra establajho farighis pli kaj pli perfekta.
Nun
la ghenerala stacio respondecas pri kontraufajra laboro en 40 subprovincoj,
230 gubernioj kaj 24 shtatnivelaj, 93 provinc-nivelaj kaj 127 subprovincnivelaj
naturparkoj.
En
la lastaj pli ol 20 jaroj la stacio intensigis sian laboron per
modernigo de siaj ekipajhoj. Krom apliki la tradiciajn kontraufajrajn
rimedojn, ghi nun kapablas observi kaj kontroli la fajron, fari
savadon en fajrejoj, kontraufajran propagandon, parashutadon k.a.
|
|
|
Aviadilo
inspektas
forstumejon
|
Fajrobrigado
malsuprenighas
por estingi incendion
|
Aviadilo
jhetas sitelon
da akvo
|
|