 |
Shtatnivela
naturparko de nigrakolaj gruoj
|
 |
Sercho
de nutrajhoj
|
 |
Che
rivero
|
Vintre
nigrakolaj gruoj flugas al nordo de Yunnan-provinco, Chinio. Antau
nelonge Internacia Fonduso de Gruoj faris statistikon, kiu montras,
ke en nordo de Yunnan-provinco, la nombro de nigrakolaj gruoj jam
superis 2500, konsistigante pli ol trionon de la tutmondaj nigrakolaj
gruoj. Yunnan nun estas la plej granda ripozejo de sovaghaj nigrakolaj
grupoj en la mondo.
La
nigrakolaj gruoj estas pereontaj animaloj kaj en Chinio ili estas
la unuaklasaj protektataj animaloj. Nun en la mondo vivas ch. 6
mil tiaj gruoj kaj sole en Chinio 4 mil.
Fakuloj
opinias, ke en la lastaj jaroj ilia nombro kreskas dank' al senchesa
plibonigho de la tiea medio. En la komenco de la 90-aj jaroj de
la 20-a jc. la loka registaro alprenis protektajn rimedojn, kiaj
rearbarigo de agraro, plantado de arboj kaj herboj kaj protekto
de marchoj. Pro tio aperis kvieta kaj komforta medio por la gruoj,
kiuj shatas vivi che lago kaj marcho.
 |
|
Bredistino
kaj nigrakolaj gruoj
|
Che marcho
|
|