Antau
nelonge sankciite de la Shtata Konsilantaro de Chinio naskighis
nova shtata naturparko Dashanbao de Yunnan-provinco, sudokcidenta
Chinio. Tio markas, ke Chinio nun staras sur nova shtupo por protekti
nigrakolajn gruojn.
La
nova naturparko situas en la distrikto Zhaoyang de la urbo Zhaotong.
Ghi ekkonstruighis en 1990 kaj post 4 jaroj farighis provincnivela
naturparko sankciite de la loka registaro. Ghi kun totala areo de
19.2 mil hektaroj situas plejparte en la loko 3 mil metrojn super
la marnivelo kaj funkcias kiel shtatnivela naturparko sur altebenajho
kun la celo protekti nigrakolajn gruojn kaj marchan ekologian sistemon
travintrantan.
La
nigrakolaj gruoj estas la unuaklasaj protektataj animaloj en Chinio.
Ili reproduktighas chefe sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho kaj travintras
sur la Yunnan-Guizhou-a Altebenajho. El la 15 specoj de gruoj de
la mondo ili estas la unikaj gruoj, kiuj reproduktighas kaj travintras
sur altebenajhoj. Nun ilia nombro estas malgranda.
La
enketo farita de la Forstokultura Buroo de Yunnan-provinco kaj Internacia
Grua Fonduso montras, ke en 2002 en la naturparko Dashanbao travintris
930 nigrakolaj gruoj. Pro tio Dashanbao farighis la plej grava naturparko
de nigrakolaj gruoj en Chinio.
|