Antau
nelonge respondeculo de la departemento de protekto de sovaghaj
vegetaloj kaj animaloj de la Forstuma Buroo de Tibeto diris, ke
la ghisdata statistiko montras, ke la nombro de tibetaj antilopoj
jam atingis 90 mil sole en la regiono Ali, tio montras ke la tibetaj
antilopoj jam eniris en la periodon de rapida rekresko. La pozitiva
protektado estas tre grava por tio.
La
Rugha Libro pri Pereontaj Animaloj de Chinio konigis, ke en 1997
en Tibeto vivis nur malpli ol 50 mil tibetaj antilopoj kaj meze
de la 90-aj jaroj chiujare 4 mil tiaj antipoloj estis mortigitaj
de chasistoj. Kaj nun tiel mortigitaj tibetaj antilopoj malpliighis
je pli ol 90%.
La
china registaro jam decidis starigi centron por artefarita fekundigo
de tibetaj antilopoj. Se tiu plano sukcesos, ghi estos alia sukcesa
aktivado por protekto de internacie pereontaj animaloj post savo
de grandaj pandoj.
|