En la okcidenta parto de Chinio oni lanchis
projekton cedi pashtejojn al herboj. Oni deziras, ke post 5 jaroj
la 66.7 milionoj da regresintaj stepoj reakiru sian vivipovon.
La
16-an de decembro, 2002, la Shtata Konsilantaro sankciis tiun projekton,
lau kiu oni reguligos chefe la dezertojn, regresintajn stepojn de
Interna Mongolio, Gansu, Ningxia, Xinjiang kaj Qinghai. Lau la projekto,
en la unua periodo oni devas reguligi 66.7 milionojn da hektaroj,
kiuj konsistigas 40% de la grave regresintaj stepoj.
Lau
la projekto en 2003 en Interna Mongolio oni devas reguligi la regresintajn
stepojn de 12 subregionoj kaj gubernioj, inkl. de la urbo Chifeng,
kie estas origino de la sabloshtormo atakanta Pekinon kaj Tianjin.
Kaj en tiu periodo oni malpermesos au alternigos pashtadon. En tiu
periodo la china registaro helpos la pashtistojn per greno, furagho
kaj aliaj brutonutrajhoj. Nun en Interna Mongolio oni faras aktivan
preparadon por plenumi la projekton.
|