Marcho Lalu situas en la nordokcidenta parto de Lhasa, Tibeto, je
3700 m. super la marnivelo. Ghi estas granda natura marcho, akvoabunda
kaj herboricha sur la tegmento de la mondo. Nun ghi areas 620 hektarojn,
t.e. 11.7% de la totala areo de Lhasa. Herbejo kovras 95% de la
marcho.
Lhasa
sur altebenajho kun seka klimato estas urbo oksigen-manka, sed la
marcho povas reguligi ghian klimaton, humidigi la aeron kaj pliigi
oksigenon al la aero, tial ghi estas protektanto de la 200 mil loghantoj
de Lhasa kaj oni nomas ghin pulmo de la urbo. Tie estas ankau hejmo
de plurspecaj animaloj kaj vegetajhoj. Pli grave estas ke ghi ludas
shlosilan rolon por reguligi la cirkuladon de akvo surtera kaj subtera.
Antau
1995 oni ne bone konis gravecon de la marcho, kaj por ekonomiaj
profitoj oni preteratentis protekton de la ekologia medio. Tie oni
malvirgigis teron, fosis fishlagetojn kaj grandkvante plukis herbojn
de sur la kampo. Pro tio rapide sekighis la marcho, malaperis la
birdoj kaj draste malgrandighis la marcho. En la komenco de la 80-aj
jaroj la marcho kovris 1020 hektarojn, sed post 20 jaroj ghi duonighis.
Ghuante fruktojn de la ekonomia konstruado, oni ankau ricevis la
amaron, kauzitan de damagho de la naturo. En 1994, pro kontinua
pluvego, akvo rompis la digon, englutis la stepon kaj serioze damaghis
la lokan ekonomion kaj popolajn richajhojn.
Komence
de 1995 la Mediprotekta Buroo de Lhasa faris enketon pri la macho
kaj la 25-an de majo la registaro de la Tibeta Autonoma Regiono
decidis fondi tie naturparkon.
Ekde
1997 la Mediprotekta Buroo de Lhasa, observante la regulojn de la
China Popola Respubliko pri administrado de la naturparkoj, faris
regulan ekzamenon de la marcho foje semajne. Ghi severe malpermesis
malvirgigon de tero, konstruadon de fishlagetoj, deprenon de herboj
kaj fishadon en la macho kaj en 1998-1999 faris rigoran bonordigon
de la tiea entreprenado, propagandon pri la mediprotekta politiko
kaj persvadon al la loghantoj, por ke ili chiuj translokighu de
tie.
En
la dua duono de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento por protekti
la marchon, oni komencis planti arbojn che la marcho kaj akvumi
la arbidojn. Por garantii akvokvanton de la marcho oni shtopis la
akvokondukan kanalon kaj riparis du kluzojn meze de la marcho. Dank'
al chio chi tio la akvokvanto levighis. Printempe de 1999 miloj
da flavaj anasoj, protektataj de la shtato kiel animaloj duaklasaj,
tien reflugis. En 2000 publikighis la ghenerala projekto de la Naturparko
Lalu kaj fondighis speciala administracio de la naturparko. De tiam
oni prenas la marchon kiel gravan projekton de mediprotekto en Tibeto.
La tibeta registaro asignis ch. 93 milionojn da juanoj por mediprotektado.
Nun la areo de la marcho ne plu reduktighas.
Dank'
al la sukcesaj protektado kaj konstruado en la pasintaj jaroj la
marcho reakiris sian antauan verdecon kaj tie denove vidighas miloj
kaj dekmiloj da sovaghaj birdoj, kiaj flavaj, grizaj kaj nigrakolaj
anasoj kaj vulturoj.
|