En
la 2-a de julio de 2003 la Regiono Paralele Trafluata de Tri Riveroj
estis enskribita de Unesko en la Liston de Mondaj Heredajhoj. Ghi
estas la 29-a inter la naturaj kaj kulturaj heredajhoj de Chinio
metitaj en la Liston de Mondaj Heredajhoj.
Por
la chi-foja jughado 32 landoj proponis 37 naturajn vidindajhojn
au kulturajn restajhojn. Chinio proponis la Dek Tri Mauzoleojn de
Ming-dinastio en Pekino, Xiaoling-mauzoleon de Ming-dinastio en
Nankino kaj la Regionon Paralele Trafluatan de Tri Riveroj.
La
pitoreska regiono en Hengduan-montaro estas paralele trafluata de
la riveroj Nujiang, Lancang kaj Jinsha. La regiono areas 4.1 milionojn
da hektaroj. Ghi situas en la loko, kie intertushighas Orienta Azio,
Suda Azio kaj Qinghai-Tibeta Altebenajho. Ghi estas malofta reprezentanta
regiono de altmonta geomorfologio kaj ghia evoluado, kaj ankau malofta
regiono kun plej abundaj specoj de vivajhoj. Krome en la regiono
vivas 16 nacioj, ke ghi estas malofta regiono kun multaj nacioj,
multaj lingvoj kaj multaj religioj kaj moroj.
En
1985 Chinio submetighis al la "Konvencio de Mondaj Heredajhoj".
En 1987 la 11-a Sesio de la Komitato de Mondaj Heredajhoj enskribis
la Imperiestran Palacon kaj aliajn 5 chinajn lokojn en la Liston
de Mondaj Heredajhoj. Ghis nun 29 naturaj vidindajhoj kaj kulturaj
restajhoj de Chinio estis enskribitaj en la liston.
Fotoj>>>
|