Post
23-jara konstruado kaj flegado la kampshirmaj forstoj en la Nordoriento,
Nordo kaj Nordokcidento de Chinio jam havas rudimentan formon kaj
ekludis sian ekologian rolon.
Lau
statistiko de la Forstokultura Administracio de Chinio nun la kampshirmaj
forstoj en la nomitaj regionoj kovras 22.04 milionojn da hektaroj,
kiuj iagrade reguligis kvinonon da dezertigita tero kaj 40% de la
eroziita tero en tiuj regionoj. 21.3 milionoj da hektaroj da kampoj
kaj 30.03 milionoj da hektaroj da stepoj estas efike protektataj
kaj restauritaj. Ie la grena produktokvanto levighis je 15-20%.
Revenu
|