Unua-pagho >> Homaro kaj naturo >> Naturparkoj

 

 

 

 


 


Protekto de tibetaj antilopoj

    Antau nelonge oni vidis ch. 600 tibetajn antilopojn che la Qinghai-Tibeta Shoseo en la shtata naturparko Kekexili. Tiu fenomeno estis tre malofta en la lastaj jaroj. Tio montras, ke post plurjara fruktodona laboro la tibetaj antilopoj, kiujn minacas pereo, denove viglighis en Chinio. Lau nekompleta statistiko de la forstokultura departemento de Qinghai-provinco, de 1995, kiam Chinio donis grandan atenton al protekto de la tibetaj antilopoj, ghis nun la nombro de la tibetaj antilopoj kreskis de 50 mil al 100 mil.

    La tibetaj antilopoj estas raraj sovaghaj bestoj de la mondo. Ili vivas chefe en Kekexili, Chinio. Char el ilia felo oni povas fari valorajn shalojn, tial kontraulegha chasado antaue estis tre vigla kaj la nombro de tiuj sovaghaj animaloj mallevighis pli kaj pli kaj ili malfacile vidighis en la lokoj, kie vivas homoj.

    La tibetaj antilopoj aperis arope. Tion oni atribuas al la sukcesa kunlaboro de Chinio kaj la internacia socio. En 1997 naskighis la shtata naturparko Kekexili kaj ekde oktobro de 2000 oni komplete malpermesis chasi tiujn bestojn.

    Funkciuloj de la naturparko konigis, ke en 1999 delegitoj de pli ol 20 landoj aprobis la "Xining-an Manifeston" por intensigi la batalon kontrau chaso de la tibetaj antilopoj en Chinio, informi pri ilia nuna stato en Hindio, ke shtel-chasistoj faras prilaboron kaj transporton de ili, kaj fari laboron en Britio, Francio, Italio kaj aliaj okcidentaj landoj por levi la konscion pri protekto de la antilopoj cele bremsi konsumadon de la varoj el la antilopoj.

    Chinio starigis staciojn che Qumar-rivero, Tuotuo-rivero kaj Zhuonai-lago kaj aliaj lokoj por protekti la tibetajn antilopojn kaj iliajn idojn. Krom tio koncernaj departementoj de Chinio faris grandskalan propagandon, memorinsignojn kun figuro de tibeta antilopo, pentrajhojn kaj bildlibrojn por efike propagandi la protektadon. En la pasinta pli ol unu jaro la naturparko Kekexili malkovris 42 kazojn pri kotraulegha chaso, bucho, vendo, transporto kaj ricelo de tibetaj antilopoj kaj konfiskis 540 iliajn felojn, tiel ke oni efike bremsis la kontrauleghan chasadon.

    Shoforo de kamiono ofte veturanta al Kekexili diris: "Chi-jare mi plurfoje renkontis tibetajn antilopojn kaj chiufoje mi haltigis la auton por ilin rigardi. Tio estas bona auspicio."

Rilata materialo:
    Tibeto