Nia
auto iris jen en nuba maro jen en monta valo, kaj pro la zigzaga
irado ni preskau perdis la kapablon distingi la direkton, kvazau
ni irus en natura labirinto. Apikaj montoj staras kiel vertikale
hakitaj kaj chio elspiras majestecon.
La
plej majesta estas Tianzi-monto. Tiutage ni estis transportataj
per telferoj kaj vidis multege da kuriozaj montpintoj, kiuj staras
kiel spadoj skrapantaj la densan nubaron kaj rigardantaj rekte al
la blua chielo. Ni silente sidis en la telferoj kaj kuntirighis
pro timo, tamen ni spertis la majestecon de Tianzi-monto.
Tie
en shtona arbaro chielskrapas shtonaj arboj, charmas sveltaj shtonaj
bambuoj, kreskas dikaj shtonaj fungoj... Inter la amasego da shtonaj
floroj petolas shtonaj leonoj, tigroj, testudoj, leporoj... Eventuale
ni povus ripozi sur shtona segho kaj dormi en shtona domo, ekster
kiu staras shtonaj gardistoj. Chio tio estas farita de la naturo!
En
Zhangjiajie akvo estas nedisigebla de montoj. En valoj troveblas
lagoj, che montpiedoj lirlas riveroj, che krutajhoj bruas akvofaloj
kaj en ravinoj fluas rojoj kaj el fontoj shprucas akvo. Chio chi
multe plezurigis nin kaj akompanis nin en la vizitado...
Antau
ni aperis profunda valo chirkauita de krutajhoj. La akvo kondukas
rekte al subtera rivero, kies profundeco estas malfacile sondebla.
De sur la krutajhoj malsupren torentas akvofalo, kaj staras antikvaj
arboj kiel kolosaj ombreloj. Lau la krutajhoj etendighas natura
shtona shtuparo. Oni volis malsupreniri por esplorado, tamen terurighis
de la tondra plaudado. En la ravino ne helpas poshlampo, tie densas
nebulo kaj tondras akvo. La ravino nomighas Dia Halo. Kiom ghi profundas
kaj kiom ghi longas? Neniu scias. Oni povas supozi ghian mirindecon
nur lau la gigantaj stauroj (Staurois ricketti) kaj megalobatrakoj
(Megalobatrachus davidianus), iam ripozantaj sur rokoj.
Du
trionoj de la 369 kvadrataj kilometroj da spaco de Zhangjiajie estas
tute misteraj kaj tie neniam vidighis homa spuro, kio pliigis al
la loko primitivan sovaghecon. Kaj tia beleco apartenas ankau al
la sennombraj kavernoj. En la kaverno Flava Drako shvebe malsupreniras
akvo el 3 fontoj 60 metrojn altaj sur la kaverna tegmento, kaj tion
formis tralikado de la subtera rivero. Tie vivas raraj vitrecaj
fishoj, kies prapatroj vivis surtere. Eble por protekti sin kontrau
rabobestoj au pro shanghigho de terkrusto ili farighis loghantoj
de la kaverno. En mallumo iliaj okuloj farighis superfluaj kaj pro
tio degeneris. Pro manko de lumo malaperis ankau la pigmentoj protektantaj
la internajn organojn kontrau ultraviolaj radioj kaj tial la fishoj
farighis blindaj kaj travideblaj kun fortaj antenoj. Sciencistoj
diris, ke la evoluo de la blindaj fishoj en la kaverno dauris almenau
dekmilojn da jaroj. Ankau ili estas natura heredajho, utila por
esplori la vivestajhan metamorfozon kaj interrilatojn inter la vivestajha
formo kaj medio. La natura legho pri progreso de utilaj kaj degenero
de senutilaj klare montrighas en ili. En la kaverno chio estas longviva.
Iu shtona pinglo havas historion de 200 mil jaroj kaj nun ghi altas
19.2 metrojn. Kelkaj shtonaj semoj ech ghermas, prilumate de fluoreskaj
lampoj. La tempo kreis ankau la monton Shtona Instrumento...
Kiamaniere
naskighis la mirindaj pejzaghoj de Zhangjiajie? La naturo per subtraho
kreis shtonajn arbarojn sur kvarca stratumo. Pro erozio la supraj
shtonaj tavoloj iom post iom krevis kaj la disfalintaj pecoj forportighis
de fluanta akvo kaj sur la ebena tersurfaco aperis kvadrataj montoj,
malprofundaj sulkoj, valoj kaj poste grandaj ravinoj kun apikaj
montpintoj kiel shtonaj pingloj. Kompreneble ankau kvadrataj montoj
povas farighi shtonaj arbaroj, tamen tio okazos eble post milionoj
da jaroj.
La
naturo per adicio kreis kavernojn kaj kuriozajn rokojn sur kalkshtona
stratumo. Char kalkshtono entenas abundon da kalcia karbonato facile
solvebla en akvo, tial fluanta akvo faris en la stratumo kavernojn
kaj estigis en ili stalagmitojn kaj stalaktitojn. Pro la kontinua
akvofluo la stalagmitoj kaj stalaktitoj kunighas kaj transformighas
en shtonajn kolonojn, kurtenojn kaj akvofalojn... Oni diris, ke
formigho de tiaj mirindajhoj bezonas milionojn da jaroj.
En
valoj kaj che krutajhoj de Zhangjiajie estas ankau fosilioj de konkuloj.
Tio montras, ke antau 380 milionoj da jaroj tie estis senlima maro.
Por sciencistoj la naturaj pejzaghoj de Zhangjiajie estas kompleta
historio de tersurfaca kresko.
|