Zhangjiajie
estas la plej frua arbara parko en Chinio. Tie oni sentas, ke la
chielo, la tero kaj la suno estas verdaj kaj ankau la homoj mem
kunfandighas kun verdo. 97.7% de la loko estas kovritaj de arbaroj
kaj sekve de tio en la aero absolute ne estas polvo. La aero odoras
aroman sovaghan herbon kaj spirado estas granda ghuo. Eksterlanda
oficisto pri meteologia esplorado diris: "Se Zhangjiajie vendus
aeron, el tio ghi profitus rimarkinde."
Tiu regno de
vegetajhoj ja estas giganta bazo por produkti oksigenon. Tie kreskas
500 specoj da drogherboj, utilaj al digestado, al kuraco de apopleksio,
al toniko por hepato kaj renoj, al mildigo de temperaturo, al sentoksigho...
Tie kreskas ankau pli ol 300 specoj da raraj arboj. Davidio (Davidia
involucrata) kun blankaj kolomboformaj floroj estas nomata viva
fosilio de prahistoria vegetalo. Iliaj samklasanoj pereis antau
20000-30000 jaroj en la glacia epoko de kvaternaro, tamen en Zhangjiajie
ili postvivis la historian shanghighon. Tie prosperas diversaj floroj
kaj arboj kaj ech sur la krutajhoj tute sengrundaj kreskas maljunaj
lianoj, primitivaj arboj kaj musko...
Sur la kvadrata
monto Heicongnao kun krutajhoj en chiuj flankoj kreskas multege
da abioj. En la 70-aj jaroj iuj grimpis sur ghian pinton kaj, enirinte
la arbaron, tuj dronis en dika tavolo de putrintaj folioj. Ili vidis,
ke tie serpentoj, bestetoj kaj sovaghaj birdoj estas teruritaj pro
ilia surpriza alveno.
La vasta primitiva
arbaro estas ideala loko por sovaghaj bestoj. Kiam la 300 specoj
da floroj energie teksas buntajn fabelojn, aro kaj aro da papilioj
shvebas por svatado. Ankau la papilioj bele sin vestas kaj serchas
amatojn. La sovaghaj floroj estas svatantoj por la homoj. Ili komunikas
la koron de gejunuloj, tiel ke la geamantoj feliche geedzighas.
Tiam ankau kukoloj estas okupitaj. Ili laute krias por urghigi la
semadon. Ili estas okupitaj ankau en kaptado de fiinsektoj por kuraci
la arbojn, tial ili ne havas tempon konstrui neston por si mem kaj
metas siajn ovojn en la neston de aliaj birdoj. Tie vivas tiaj kokoj,
kiuj havas grandan sakon sub la kolo. Kiam ili soifas, ili iras
al rojo por plenigi la sakon per akvo. Post tio ili revenas hejmen
shancelighe. Sako da akvo sufichas por 4-5 tagoj. Autune, arbaro
chiutage okazigas "bankedon" por tiaj bestoj, kiaj makako, chamo,
moskulo kaj sovagha bovo, kaj birdoj amantaj berojn. Tial la semoj
de tiuj fruktoj dissemighas tra la montoj. La termitoj estas dangheraj
malamikoj de la arbaroj. Ili reproduktighas rapide kaj volas damaghi
per mordado chiujn arbojn en unu nokto, tamen la sendentaj manisoj
ne lasas ilin tion fari. Per sia pinta busho ili povas trabori teron
kaj manghi termitojn...
La arbaroj estas
utilaj al la homoj, kaj la bestoj defendas la arbarojn. En rilato
kun la arbaroj, la bestoj estas pli bonaj ol la homoj. La bestoj
estas favoratoj de arbaroj kaj ankau iliaj gardantoj.
Arbaro estas
infano de monto kaj akvo. La arboj per siaj interplektighantaj radikoj
firmigas monton kaj grundon kaj shanghas la falintajn foliojn en
konsistigan parton de humo. Ili domaghas akvon kaj retenas 75% de
la pluvo, por ke chi tiu poste malrapide vaporighu kaj la putoj
kaj riveroj ne sekighu. Ili filtras 25% de la pluvo, por ke la klarighinta
akvo iru en riveron.
La arbaroj verdigas
la montojn kaj purigas la akvon. La verdaj montoj kaj la klara akvo
admirigas multajn vizitantojn. Vizitinte la pejzaghan galerion Suoxi,
iu poetino diris: "Mi volas farighi roko en la dua vivo kaj edzinighos
al la akvo de Suoxi." Mi ankau preferas esti malgranda herbo por
firme krochi min al la senlima arbaro.
|