En
la valoj chie audighas birdokanto, sed malofte vidighas homo. Ech
se vi hazarde renkontas kamparanojn kaj iras kune kun ili, la kuna
irado dauras mallonge. Ili iras tre rapide ech kun korbo surdorse.
Mi pensas, ke tia lerteco eble estas denaska.
Tie vivas multe
da nacimalplimultanoj, el kiuj 70% estas tughja-oj. La prapatroj
de tughja-oj vivis en kavernoj kaj oni nomis ilin kavernaj loghantoj.
Kompare kun
tiuj sur ebenajhoj, tughja-oj estas malaltaj, sed bravaj. Tio eble
kauzighis de la medio. Dum transiro de ravino sinkrochado al lianoj
bezonas kuraghon, sed alta staturo estas maloportuna. Maljunulo,
vendanta montajn produktajhojn che antikva vojo, diris al mi, ke
valoraj drogherboj kreskas plejparte sur krutajhoj. Por pluki ilin,
oni devas ligi sian talion per shnuro al arbobrancho sur krutajho.
Kaj oni devas ankau havi kelke da kupraj moneroj che si. Kiam oni
ne havas lokon por la piedoj sur krutajho, oni povas meti moneron
en la rokfendon kaj firme krochi sian dikan piedfingron al la monero.
Fininte la kolektadon en iu loko, oni trapezas super la abisma valo
kaj atingas alian lokon. La maljunulo diris al mi ankau, ke en arbotruoj
ofte vidighas fluga rato ch. unu metron longa, kiu mordas ne homojn,
sed ofte shnuron ligitan al arbo. Tial por kolekti drogherbojn,
estas bezonataj almenau du homoj: unu gardas la shnuron kaj la alia
malsupreniras. Mi vidis iajn fungojn sur lia stando. Li diris, ke
ili kreskas sur krutajhoj. Ili estas sanigaj por homaj okuloj kaj
utilaj por kuraci hepatan kanceron.
La
tughja-oj kore dankas la naturon pro ghia richa doto. Ili domaghas
chiun parcelon kaj kulturas maizon, rizon kaj kapsikon sur chia
loko utiligebla. De la 1-a ghis la 15-a de la unua monato lau la
china luna kalendaro, ili dancas la dancon maogus por peti benon
de la dio. Tia moro estas prahistoria. La dancantaj viroj, tute
nudaj, vestas sin per pajlo kaj alivestas sin kiel primitivaj homoj
maogus. Che la komenco de la danco ili kantas por kulti la chielon,
teron kaj dion de greno kaj poste per siaj kanto kaj danco prezentas
meritojn de la prapatroj. Sur la subventro de chiuj dancantoj pendas
pajla bastono, simbolo de vireco. Lau tughjia-oj la pajla bastono
estas dotita de la dio, kaj en la dancado ili per la pajla bastono
prezentas ekspluatadon de tero, kaptadon de fishoj, chasadon de
bestoj, edzighon... Ili dancas krude, sed humure por gajigi la dion,
kiu garantios al ili richan rikolton en la venonta jaro.
Dum
diligenta laboro sur altaj montoj oni ofte pasie blekas kiel tigroj
kaj simioj. Tiam fishistoj, arbohakistoj kaj drogo-kolektantoj,
chiuj ehhas la sonon, kiu shvebas super la arbaro, valo kaj krutajho...
Se
oni diras, ke la tughja-aj viroj estas bravaj pro monto, do la virinoj
estas spritaj pro akvo. Ili trinkas fontakvon kaj havas belajn okulojn
kaj harojn. Kiam ili kun brulligno surdorse iras che rojo, tio do
formas belan pejzaghon. Ili kolorigas shtofon per indigo, brodas
sur vestoj desegnojn de fishoj, birdoj kaj diversaj belaj floroj,
tio estas hieroglifo plena de amo al la naturo kaj bondeziro al
la vivo. Se virino brodas tiujn vortojn sur alplandajhoj, tio ja
farighas shia am-letero. En printempa vespero de la Festo de Cent
Floroj shi donacas tiajn alplandajhojn al la viro, kiu kantas tutan
nokton por shi, kaj la viro alkrochas rughan floron al shiaj nigraj
haroj. Tiamaniere ili enamighas. Kaj de tiam la floroj akompanas
ilin la tutan vivon... Post jardekoj, kiam forpasas unu el ili,
la vivanto do metas freshajn florojn antau la nomtabulon de la mortinto
kaj petas gekantistojn kanti "Disjheti Florojn". Sorchisto disjhetas
freshajn florojn chirkau la mortinto, por ke ties animo iru en la
mondon de bonodoraj floroj... Tiam la maljuna vivanto chesas malghoji
kaj rememoras denove la mielan vesperon.
La
35-jara Qin kaj lia edzino gefianchighis ghuste tiamaniere. Nun
la geedzoj havas malgrandan restoracion en Jinbianxi-valo. En la
restoracio oni povas ghui lokajn bongustajhojn. S-ro Qin diris al
mi, ke antaue la gastamaj tughja-oj regalis la vizitantojn per chasajhoj
kaj poste ekkonis, ke la bestoj estas amikoj de la homoj, tial ili
ne plu persekutas la bestojn nek arbitre hakas arbojn. Nun la lokanoj
preparas manghajhojn per natura gaso. La tughja-oj estas fieraj
pro la belaj pejzaghoj de Zhangjiajie. Por danki la richan doton
de la naturo, ili bone protektos la belajn naturajn pejzaghojn.
|