Chinio
estas lando, kiu havas plej multajn malsekejojn kun plej granda areo
kaj plej multaj specoj en Azio. En Chinio estas 11 milionoj da hektaroj
da marchejoj, 12 milionoj da hektaroj da lagoj, 2.1 milionoj da hektaroj
da malprofundajhoj kaj salaj marchoj, multaj rizkampoj, kaj la totala
areo de malsekejoj estas 66 milionoj da hektaroj, kiuj konsistigas
2.7% de la totala areo de la lando. En la malsekejoj vivas ch. duono
de la pli ol 40 specoj da raraj birdoj protektataj de la shtato.
En
suda Chinio, en la unuaj 50-aj jaroj la lagoj en la meza kaj malsupra
basenoj de Yangzi-rivero kovris 25829 kvadratajn kilometrojn kaj
nun 14073 kvadratajn kilometrojn, je 45.5% malpli multe. La nombro
de la lagoj en Hubei, konata kiel "provinco de mil lagoj",
reduktighis de 1066 al 309 kaj ilia areo nun estas nur 2050 kilometroj,
je duono malpli multe. La kapacito de Dongting-lago malkreskis de
29.3 miliardoj da kubmetroj al 17.4 miliardoj da kubmetroj, kaj
nun oni povas regi nur 5 miliardojn da kubmetroj da superakvo. Lau
tiu situacio fakuloj taksis, ke la vastega Dongting-lago malaperos
post 61 jaroj.
En
norda Chinio, sur la aluvia ebenajho de la riveroj Heilong, Songhua
kaj Usuli kaj la ebenajho el marcha aluvio sude de Wanda-monto estas
dissemitaj multaj marchoj, lagoj kaj malsekaj herbejoj, kun totala
areo de 5.345 milionoj da hektaroj, konsistigantaj 80.17% de la
ebenajha areo. Pro grandskala ekspluatado de virga tero la areo
de agroj kreskis de 786 mil hektaroj en 1949 al 4.572 milionoj da
hektaroj en 1994, t.e. 5.8-oble pli multe, dum la areo de malsekejoj
reduktighis je pli ol 3 milionoj da hektaroj. Manko de grandarea
malsekejo povanta reguligi la konserveblan pluv-akvon, trafluantan
au superfluan subteran akvon facile kauzas senbridan inundon.
La
reduktigho kaj detruigho de malsekejoj kauzas pli kaj pli oftajn
ekologiajn katastrofojn:
La
poluado kaj tronutrigho de la riveroj kaj lagoj en orienta Chinio
jam farighis katastrofaj. Rapida sedimentigho en la riveroj kaj
lagoj kaj ekscesa ekspluatado de naturaj malsekejoj en la meza baseno
de Yangzi-rivero minacas al subigo kaj prevento de superakvo. La
kaosa kaj neracia ekspluatado de malprofundajhoj, la poluado de
proksimaj maroj kaj la rughigho de marakvo pro katastrofa multigho
de planktono detruas la ekologian medion che marbordo kaj la diversecon
de vivaj estajhoj. En norda Chinio rapide kolapsighas kaj alkalighas
la lagoj, ne interligitaj de rivero kun maro. Kaj en okcidenta Chinio
pli kaj pli oftighas erozio far vento, dezertigho de kampoj, perdo
de grundo kaj akvo kaj trosekeco de vetero.
|