En
la lastaj 30 jaroj oni chiam prenis la germanan arkeopterigon kiel
originon de la birdoj. Septembre de 1989 chinaj arkeologoj trovis
3 strangajn fosiliojn en Beipiao de la urbo Chaoyang, Liaoning-provinco
de Chinio. Fakuloj de Chinio konstatis, ke ili estas fosilioj de
mezozoikaj birdoj, kiuj vivis je 25 milionoj da jaroj pli frue ol
la germanaj arkeopterigoj. Poste oni nomas ilin chinaj saurobirdoj.
La
Naturparko de Beipiao por saurobirdaj fosilioj areas 46.3 kvadratajn
kilometrojn, kiuj etendighas tra 22 vilaghoj. Pro pli efike protekti
la grandan naturparkon kun fosilioj vaste dissemitaj, la registaro
de Liaoning-provinco ellaboris regulojn "protekti leghe, esplori
science, ekspluati racie kaj utiligi efike". Oni fondis administrejon
de la naturparko, starigis lim-shtonon kaj intensigis protektadon
de la fosilioj. En 1998 la Shtata Konsilantaro aprobis, ke ghi estu
naturparko de la shtata nivelo.
La
geologia kaj paleontologia studo pri la okcidenta parto de Liaoning-provinco
komencighis en la 80-aj jaroj de la 19-a jc. Tie oni trovis fosiliojn
de la plej antikvaj bestoj kaj tiun de la plej antikva floro de
la mondo. Ghis nun tie oni trovis proksimume 20 specojn da fosilioj
de birdoj, fishoj kaj angiospermoj el 14 klasoj de 6 kladoj. Tie
elterighis ankau aliaj valoregaj birdaj fosilioj, ankau kiuj konfirmis
la pravecon de la chinaj fakuloj pri la fruperioda evoluo de la
birdoj.
Tiuj
sedimentajhoj kaj fosilioj estas richajhoj ne nur de Chinio, sed
ankau de la tuta mondo. En 2000 en Chinio okazis internacia simpozio
de saurovostuloj kaj tiu de paleontologio. Kaj Beipiao estis alte
taksata de la cheestantoj.
La
Naturparko de Beipiao kaj la proksimaj lokoj estas idealaj por studo
pri la origino de birdoj kaj ilia evoluo. Beipiao ne nur metas akademian
bazon pri tio, ke birdoj estis evoluintajhoj de dinosauroj, sed
ankau havas gravan signifon en studo pri la origino de mamuloj kaj
ilia evoluo.
Eltrovo
de la plej antikva floro en Liaoning fruigis la angiospermojn je
15-20 milionoj da jaroj. La monda problemo pri birda origino kaj
ilia fruperioda evoluo eble estos solvita de chinaj sciencistoj
sur la teritorio de Chinio.
|