Unua-pagho >> Homaro kaj naturo >> Naturparkoj

 

 

 

 


 


Naturparko de Dongzhai-haveno

    La Naturparko de Dongzhai-haveno en la orienta parto de Hainan-provinco estas marcha loko che tropika maro sur la sama nivelo kia la marsurfaco. La naturparko kovras areon de 5400 hektaroj. La 31-an de julio, 1992, ghi estis enlistigita en la liston de gravaj marchoj de la mondo.
    La loko trovighas che golfo, kiu kun zigzaga bordo profundas malpli ol 4 metrojn. Che la golfo estas marcho kun biksarboj, kiaj bruguieroj (Bruguiera gymnorrhiza) kaj rizoforoj (Rhizophora mucronata). Tie vivas arboj entute de 30 specoj el 16 familioj. Ili chiuj estas tropikaj kaj subtropikaj, kreskantaj che maroj. Ili, chiamverdaj, kreskas kaj produktighas lau sia propra vivmaniero che golfo au riverbusho, longe mergitaj en akvo kaj atakataj de ventego. La bonkvalitaj biksoj altas 3-4 metrojn, sed la plej alta superas 10 metrojn. Dank' al sia araneajh-simila radikaro, ili staras kontrau ventego kaj ondego en marcho. Iliaj dikaj kaj duraj folioj estas efikaj por redukti la transpiradon. Sur la folioj estas multe da glandoj, kiuj faciligas ekskreciadon de salo, asimilita el marakvo. Che maturigho de fruktoj, la semoj ghermas interne de ili. Kelke da horoj post sia enmarchigho ili ekhavas radikaron. Movataj foren de ondoj, ili fluas sur akvo kaj enradikighas tuj post atingo de marcho che marbordo. Tia produktado estas rara. La biksarbaro estas ankau paradizo por diversaj birdoj. Tie aktivadas vadbirdoj, kiaj mevoj, nigraj kaj blankaj ardeoj, blanktaliaj kaj rughpiedaj anasoj. Tie vivas ankau diversaj fishoj, salikokoj, kraboj kaj konkuloj. Ili chiuj formis bonan ekologian sistemon.
    En 1980 la Hainan-a Forstuma Buroo fondis tie naturparkon kaj ghian administrejon por protekti la marchojn kaj birdojn, esplori la ekologian sistemon de biksoj kaj fari propagandon pri graveco de protekto de la marchoj. Dank' al la dekkelk-jara penado, la tiea ekologia sistemo tendencas al bona evoluo.

Rilata materialo:

Malsekejoj de Chinio