La
nomita naturparko kun alto de 30-35 m super la marnivelo situas en
la norda parto de Hunan-provinco. Ghi kovras areon de 190 mil hektaroj.
La 31-an de julio, 1992, ghi estis enlistigita en la "Nomojn
de internacie gravaj marchoj".
La
Orienta Dongting-lago prezentas marachojn zigzagajn kun multe da
golfoj kaj havenoj. Chiujare 312.6 miliardoj da kubmetroj da akvo
fluas tra ghi kaj ghia konstanta kapacito estas 17.8 miliardoj da
kubmetroj. Ghi profundas 4-22 m. kun la plej granda akvofalo de
17.76 metroj. En ghi fluas akvo el la riveroj Xiangjiang, Zishui,
Yuanjiang kaj Lishui. Chirkau la lago estas vastaj marchoj kaj ebenajhoj.
Tie varmas somero kaj malvarmas vintro kun subtropika musona klimato
kaj la jara averagha temperaturo estas 17 gradoj C. kaj la jara
pluvokvanto -- 1200-1330 mm, senprujna dauro -- 258-275 tagoj. Tie
kreskas poploj, salikoj, papiliacoj, graminacoj, krizantemoj, ciperoj,
potamogetoj, lotusoj, eurialoj, lemnoj kaj aliaj, entute 131 specoj
da akvaj vegetajhoj.
Tie
vivas multaj vadbirdoj. Tie vintras diversaj ardeoj, cikonioj, anasoj,
gruoj kaj mevoj. Oni registris, ke de 1988 tie vintris sume 27 mil
akvobirdoj, inkl. de 9 specoj da ardeoj, 2 specoj da sovaghaj anseroj,
11 specoj da anasoj, 6 specoj da gruoj kaj 3 specoj da mevoj. Tie
aperis ankau blanknaghilaj delfenoj, kiujn minacas pereo. Tie vivas
ankau galputoroj, hidropotoj (Hydropotes inermis), acipenseroj,
karpoj, megalobramoj (Megalobrama terminalis), makruroj (Macrura
reevesii), kelonioj kaj pli ol 400 specoj da moluskoj.
Decembre
de 1984 la china registaro decidis, ke la Orienta Dongting-lago
kaj proksimaj marchoj estu naturparko. La loka registaro publikigis
decidon, ke tie estas malpermesate chasi kaj fishado devas esti
nur en difinita tempo per permesataj manieroj kaj la unua semajno
de chiu aprilo estas semajno de birdoj kaj chiu oktobro estas grua
monato. Krome, la administrantaro kaj koncernaj establoj kune organizis
komunan administrantaron por protekti la naturan medion kaj naturajn
richfontojn kaj fari sciencan esploradon. Nun la loka ekologio estas
en benigna medio por protekto kaj utiligo lau la unueca regulo de
scienca departemento.
|